Petru Ilieșu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Petru Ilieșu
Persona informo
Naskonomo Petru Nicolae Ilieş
Naskiĝo 30-an de novembro 1950 (1950-11-30) (73-jaraĝa)
en Timișoara
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petru Ilieșu estas la pseŭdonimo de Petru Nicolae Ilieş (Timiŝoaro, 1951), nome rumana poeto de la tiel nomata generacio de 80, kiu ricevis plurajn premiojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis filologion en la Universitato de Timiŝoaro. En 1982 oni arestis lin je akuzo de distribuado de manifesto kontraŭ Ceaușescu. La 18an de decembro 1989, dum la Rumana Revolucio de 1989 kontraŭ la komunisma reĝimo de Ceaușescu, li troviĝis en Bukareŝto; de tie li faris internacian alvokon kaj petis la intervenon de UN pro la mortpafado al manifestaciantoj en Timiŝoaro. Tri tagojn poste li estis denove arestita fare de la Viglad-polico. Post la revolucio li seniluziiĝis pri partia politiko kaj komencis aktiveci en NRG-oj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pastel H (Paŝtelo H, 1977),
  • Autoportret cu foxterrier (Memportreto kun vulp-teriero, 1980),
  • Întrebare despre întoarcerea acasă (Demando pri rehejmiĝo, 1985),
  • Confesiunea asupra labirintului (Konfeso pri la labirinto, 1995),
  • România (Rumanio, 1996),
  • Petru (1997),
  • Revoluția (La Revolucio, 2000),
  • Jazzul ca stare de spirit (Ĵazo kiel spirita stato, 2009),
  • În căutarea lui Tank Man (Serĉante Tank Man, 2017).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Petru Ilieșu, Rumanio (pastiĉo laŭ Ginsberg, el la rumana tradukis Nicola Ruggiero).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 120-127.