Distrikto Peĉenga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petsamo)
Distrikto Peĉenga
Regiono
eksa komunumo de Finnlando • geografia lokigo • komunumo [+]

LandoRusio
- koordinatoj69° 33′ 19″ N, 31° 13′ 16″ O (mapo)69.555331.2211Koordinatoj: 69° 33′ 19″ N, 31° 13′ 16″ O (mapo) [+]


Distrikto Peĉenga (Tero)
Distrikto Peĉenga (Tero)
Peĉenga. La helverdan areon Finnlando perdis al Sovetio en 1940, la helflavan areon en 1944 kaj la helruĝan areon Finnlando vendis al Sovetio en 1947

Distrikto Peĉenga (Murmanska provinco)
Distrikto Peĉenga (Murmanska provinco)
DEC
Distrikto Peĉenga
Distrikto Peĉenga

Distrikto Peĉenga (Rusio)
Distrikto Peĉenga (Rusio)
DEC
Distrikto Peĉenga
Distrikto Peĉenga
Vikimedia Komunejo:  Petsamo [+]
vdr
"La rojo de sankta Trifon la Peĉenga", pentraĵo de Konstantin Korovin (1894)

Peĉenga (skolt-samee Peäccam, finne Petsamo, ruse Печенга) estas regiono kaj distrikto en Murmanska provinco de Rusio, apud la limoj de Finnlando kaj Norvegio. La areo de regiono estas 10 470 km². La regiono apartenis al Finnlando de 1920 ĝis 1944. Bordo de Petsamo estis la sola finna tuŝo de bordo de oceano. Peĉenga estas ankaŭ urbeto ("urbotipa loĝloko") en Peĉenga distrikto kun ĉ. 3000 loĝantoj (2006).

Historio[redakti | redakti fonton]

La praloĝantoj de Peĉenga estas skolt-sameoj.

La areo de Peĉenga estis longe disputata inter Norvegio kaj Rusio kaj ankaŭ de Svedio, kiu tiutempe regis Finnlandon. Formale la regiono apartenis al areo komune administrata de Norvegio kaj Rusio ĝis 1826, kiam Peĉenga fariĝis definitive parto de Rusio. Tamen Rusio kalkulas regon super Peĉenga jam ekde 1533. Tiam estis fondita ankaŭ la Peĉenga monaĥejo por konvertigi la sameojn kaj por firmigi rusan regadon en la regionon. La monaĥejon fondis monaĥo Trifon la Peĉenga el Novgorod. Jam en 1572 la Peĉenga monaĥejo havis 50 monaĥojn kaj 200 laikulojn. En 1583 la monaĥejo estis bruligita kaj detruita de finnoj kaj svedoj. La caro Fjodor I ordonis refondi la monaĥejon pli oriente, proksime al fortikaĵo Kola, sed ĝi brulis en 1619. Nova monaĥejo estis tamen konstruita, sed en maldense loĝata areo; ĝi estis malfondita en 1764.

En la marborda regiono ekloĝis rusoj kaj pomoroj (kiujn oni kutime konsideras kultura subgrupo de rusoj), kaj la monaĥejo estis refondita en 1886. Ankaŭ finnoj, kareloj kaj norvegoj migris al la regiono. La interna parto estis loĝata de skolt-sameoj, kiuj konvertiĝis al ortodoksa kristanismo.

Dum la Unua mondmilito la porto Liinahamari estis grava por ekonomio de Finnlando (tiam en konsisto de Rusio) pro la germana minaco en la Balta maro.

Laŭ packontrakto de Tartu 1920 Soveta Rusio donis regionon de Peĉenga al memstara Finnlando, kiu cedis postuli apudlimajn regionojn en Rusia parto de Karelio. En 1921 oni trovis en Peĉenga nikelon sed la minejo estis malfermita nur en 1935 kun partopreno de kanadaj kaj francaj kompanioj. La vojo el Finnlando al Peĉenga pretiĝis en 1931 kaj Peĉenga fariĝis populara turisma loko. En 1941 la finnlanda komunumo Petsamo havis 4 750 loĝantojn.

Sovetio okupis Peĉengan dum Vintra milito (1939-1940). Laŭ packontrakto en 1940 Finnlando perdis tamen nur parton de Fiŝista insularo en la norda parto de Peĉenga. Dum la Daŭriga milito (1941-1944), parto de la Dua mondmilito, en Peĉenga estis naziaj trupoj, kiuj de tie provis ataki al Murmansk. Sovetaj trupoj okupis Peĉengan en 1944 kaj en packontrakto de la jaro 1945 Finnlando redonis la areon al Sovetio. Poste, en jaro 1947 Finnlando vendis la regionon de Jäniskoski (ruĝa areo sur la mapo) kun akvoelektrofarejo por kompensi la germanajn posedaĵojn, kiuj laŭ la packontrakto estis postulataj por transdono al Sovetio.

La loĝantaro de Peĉenga, inkluzive la skoltsameoj, transloĝĝis al Finnlando. La skolt-sameoj loĝas en komunumo Inari, plejparte en vilaĝoj Sevettijärvi, Nellim kaj Näätämö.

Nuntempo post 1945[redakti | redakti fonton]

Post la milito la mineja industrio plu progresis kaj la regiono ricevis multe da novaj loĝantoj. Jam en 1945 fervojo el Murmansk estis konstruita al Peĉenga. Novaj minejaj urbetoj, Zapolarnij kaj Nikel estis konstruitaj kaj nuntempe la regiono havas 45 400 loĝantojn. Proksime al Zapolarnij situas la plej profunda truo en la mondo, kiu estas borita kiel parto de Kola Superdeep Borehole projekto.