Pad Taj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phat Thai)
Pad Taj

Pad Taj - taje ผัดไทย, en aliaj latinliteraj lingvoj foje literumata Pad ThaiPhat Thai - estas tradicia nudela manĝaĵo de la tajlanda kuirarto. Ĝi precipe konsistas el bendoformaj riznudeloj (Kuai Tiau, ก๋วยเตี๋ยว), kaj aldoniĝas kirlitaj ovoj, fiŝsaŭco (Nam Pla, น้ำปลา), pasto el la guŝoj de tamarindo, hakita ajlo, papriko (do kapsika pulvoro), mungfabaj ŝosoj, sekigitaj salikoketoj kaj laŭelekte viando aŭ marfruktoj. La plado dekoriĝas per erigitaj arakidoj kaj folioj de kultiva koriandro, tranĉetoj de limeo, vintraj cepoj, foje eĉ per peceto de floro de bananarbo. Aldone kutime serviĝas diversaj spicoj (papriko, acide marinitaj kapksitetoj, fiŝsaŭco kaj sukero), en etaj bovloj, per kiuj eblas individue variigi la guston.

Dum la Dua Mondmilito la tiutempa tajlanda ĉefministro Luang Phibul Songkhram deklaris la manĝaĵon "nacia plado", por redukti la landan konsumadon de la tiutempe deficita rizo. Post la milito, kiam la ŝtato en 1946 devis pagi 1,5 milionojn de tunoj da rizo pro militokompenso al Britio, la propagando por la "nacia plado" daŭris. Por la produktado de rizfaruno por la riznudeloj ankaŭ uzeblas rompitaj rizgrajnoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]