Piedbato-bokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedbato-bokso
speco de sporto
batalsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Lukto de kickboxing

Kickboxingpiedbato-bokso estas termino priskiba por luktoartoj kiu, kvankam simila al bokso, uzas la piedojn kaj ankaŭ la manojn por frapi. Piedbato-bokso povas esti praktikata por ĝenerala saneco, aŭ kiel luktosporto. La vorto kickboxing reprezentas grupon de disciplinoj aŭ luktosportoj kiuj uzas la piedojn kaj la pugnojn. Speciale, piedbato-bokso estas unu de la disciplinoj de boxe pieds-poings kiu estis disvolvata antaŭ ĉio de la japanoj kaj poste de la usonanoj. Estas diversaj genroj de piedbato-bokso, pli populara formo estas unu kie piedbatoj estas permesata nur en direkto de kapo kaj dorso.

En la mezo de la 1960-aj jaroj, la japano Kurosaki, kiu ekzercis en Karateo Kjokuŝinkai, vojaĝis al Tajlando malkovrinte la fakon de taja bokso. Post sia reveno al Japanujo decidis kombini ĝiajn teknikojn de karateo kun tiuj ĉi de taja bokso, foriginta kubutbatojn (la amerikanoj ankaŭ forigis genubatojn), tiel nova sporto nomata "kickboxing" naskiĝis.

Inter la nejapanoj kiuj atingis pli multe sukcesojn, speciala konsidero devas esti donata al franco Christian Guillaume kiu en 1969 atingis kvar venkojn kaj du egalajn rezultojn; kaj amerikano Benny "The Jet" Urquidez kiu en 1977 subigis Tacujuki Suzuki en kvar rundojn.

En 1973 Urquidez kaj Howard Hanson kreis la WKA (World Karate Association), interŝanĝinta jaroj poste la "K" de "karateo" por tiu ĉi de "kickboxing".

Plej konotaj ĉampionoj estas Rob Kaman, Benny Urquidez, Dennis Alexio, Ernesto Hoost, kaj Marek Piotrowski.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La pugnobatoj kaj piedbatoj estas permesataj super la talio, ankaŭ la sweeping kaj la low kick (piedbatoj al la femuroj) estas permesataj.

La "amatoraj" luktoj estas kondukataj en tri rundojn, kaj la profesiaj daŭras kvin rundojn; 10 en ĉampionadoj de Eŭropo kaj 12 en la mondaj ĉampionadoj, kun interrompo (paŭzo) de unu minuto inter rundoj.

La piedbatoj al la femuroj (low kick) plejofte decidas pri la diferenco en la luktoj.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Pantalonoj (longaj aŭ mallongaj), boksgantoj kaj protektiloj por la dentoj kaj por la seksaj organoj; en la virinaj luktoj, virinoj devas ankaŭ porti protektilon de brusto kaj botojn (ne altrudataj en la profesiaj luktoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]