Pierantonino Berté
Pierantonino Berté |
|
---|---|
Pierantonino Bertè | |
Persona informo | |
Nomo | Pierantonino Berté |
Dato de naskiĝo | 6-a de novembro 1918 |
Naskiĝloko | Milano |
Dato de morto | 28-a de julio 2015 |
Mortoloko | Milano |
Aĝo je morto | 96 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | ĵurnalisto, politikisto kaj poeto |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | itala lingvo [+] |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Pierantonino Berté (naskiĝis la 6-an de novembro 1918 en Milano, mortis la 28-an de julio 2015 en Milano) estis itala ĵurnalisto, politikisto kaj poeto
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li estis redaktoro de la katolika ĵurnalo “l'Italia”.
Li kunlaboris al pluraj ĵurnaloj, kaj direktis du periodaĵoj politik-kulturaj (“Ricerca e problemi” – “Libera Proposta”) kaj unu presagentejo (ALI – agenzia del lavoro italiano). Li estis prezidanto de la urbaj komitatoj de la diocezo de Milano, kaj estis elektita komunuma konsilanto de Milano en 1956, kaj deputito al la itala parlamento en 1958, 1963, 1968, 1972. En 1976 li ne plu volis rekandidatiĝi.
En parlamento li interesiĝis ĉefe pri socia asistado, lernejoj, kulturo kaj spektaklo; li estis membro de la komisio pri radio-televid-elsendoj. De 1977 ĝis 1980 li estis ĝenerala direktoro de RAI, poste li ha prezidis ĉe Istituto Luceka kaj estis administra konsilanto de Triennale di Milano.
Ano de la partio Democrazia Cristiana, li poste aliĝis al Partito Popolare kaj al Margherita.
Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]
Li eldonis kvar kolektojn de poeziaĵoj:
- Il posto dei poeti, 1988, Edizioni De Agostini;
- Al confine, 1991, Book Editore;
- A precisa ora, 1997, Book Editore;
- Scommesse, 2003, Book Editore