Pierre Charles Maria van de Vijver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre Charles Marie VIJVER)
Pierre Charles Maria van de Vijver
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1905 (1905-10-03) (118-jaraĝa)
en Axel
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Pierre Charles Maria van de VIJVER (3-a de oktobro 1905 en Axel, mortdato nekonata) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto. Li loĝis en Geldrop.[1]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Van de Vijver esperantistiĝis en 1926. En 1927 li prizorgis artikolojn pri Esperanto en Eindhovensch Dagblad (esperante Ĵurnalo de Eindhoven). Van de Vijver estis la prezidanto de Suda Kruco kaj de Amikeco, ambaŭ iamaj nomoj de la sama Eindhoven-a sekcio de Nederlanda Katolika Esperantista Ligo, kaj membro de la ekzamena komitato. En 1937 Amikeco havis 300 anojn kaj tiel estis la plej granda sekcio de iu nederlanda Esperanto-federacio.[2] Ja estas grava noti ke aliaj urboj simple havis pli ol unu sekcio. Van de Vijver gvidis multajn kursojn en Eindhoven kaj apudaj urboj; tiujn en Esperanto partoprenas 100-130 kursanoj. Li instruis laŭ propra lernolibro, kiu plene atentas la nacilingvan gramatikon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stupetaro. Esperanto leerboek voor Diploma A . 2 volumoj. Eld. N. V. Lecturis, Eindhoven, 1933.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La jena verko certe meritis sian lokon en nia trezoro de tradukitaj verkoj!

La aŭtorino, Marie Koenen, kiu faris in struistinajn studojn sin tute dediĉis al la beletroj, precipe kiel novelistino kaj romanistino. Kiel oni prave rimarkigas en la enkonduko de la esperanta traduko, la verkoj de Marie Koenen, precipe la historiaj, brilas pro stila forto, lingva simpleco, poeta sento. La verko, kiu havas vere romanecan karakteron, estas tre bone tradukita en nian lingvon.

Kvankam multaj legantoj certe ne opinios kiel la aŭtorino pri feliĉo kaj malfeliĉo, ni varme rekomendas la aĉetadon de tiu libro. 
— Belga esperantisto n254 (apr 1938)
Citaĵo
 Temas pri bela moralinstrua rakonto el la verko «Fabeloj kaj Legendoj» de Marie Koenen, famkonata nederlanda aŭtorino.

Per simpla kaj agrabla maniero, ĉarma legendo prenas formon en la imago de leganto, kiu nepre — kvazaŭ sorĉe — neniel povas ja halti en la legado, streĉe sekvante la aventurojn de tiu junulo, kiu trovis la unuan pecon de la magia Sunkrono, rompiĝinta je kvar pecoj, pro disfalo, kiam Lucifero ĵetis ĝin en la mondon por tenti la homojn, ĉar «la Sunkrono havis dek tri pintojn, kaj ĉiu pinto estas stelo. Kaj tiu, kiu trovos la kvar pecojn kaj kunigos al la krono, kiun iam ili formis, povos sin kroni per la Sunkrono; kaj de post la momento, kiam li kronos sin mem, ĉiuj regnoj de la mondo, en sia gloro, apartenos al li; kaj Reĝo de la Mondo li restos, tiom longe, kiom li vivos». Kiel elektito de la diablo, la junulo sukcesas trovi la perpleksajn posedantojn de la ceteraj rompopecoj, kiujn ruze li akiras. Mankas nur la lasta pruvo; por forigi la fendon, kiu ankoraŭ malfermas la kronon, oni postulas al li puŝi sur homamason la krucon, kiu staras supre, sur la oraj tegmentoj de reĝa palaco. Sed tion li ne faras; li rezignas al ĉia reĝeco, ĉar... anstataŭ obei la sugeston de l' demono, «li etendis la brakojn, kvazaŭ por beni tiujn surgenuajn homamasojn tie malsupre. Kiel ĝoja infano, li gojkriis tra la krepusko: Patrino! patrino!» Kaj, libera jam de la terura inkubo, li revenas al sia vilaĝo por honeste plugi denove la kampojn. Oni ne kredu erare, ke tia fabelo taŭgas nur por infanoj; ĝi estas tre utila leciono por ciuj, en la huna tempo de senbridigita monavideco. Krom tio, laŭ beletra vidpunkto, oni ĝuas belegajn periodojn tra la cent paĝoj de ĉi tiu plaĉe eldonita libro, kun tre klara preso, kio faciligas la legadon kaj... helpas la laboron de la recenzisto, ĉiam preta lokalizi difektojn aŭ makuletojn. Kvankam, ĝenerale, la lingvo en la traduko estas klara, S-ro Van de Vijver

strange komplikis ĝin per ofta ripeto de pronomoj. Jen unu ekzemplo, inter multaj: Kion do vi volas, vi?. Ankaŭ ŝokas la kelkfoja diro: ĵeti la kapon en la nukon; ĉu nederlandismo? Fine, estu dirite, ke oni plej ekstreme ŝparis la komojn — laŭ ebla influo de la skandinava skolo — eĉ en frazoj, kiuj pro tio restas konfuzaj. Tamen, apartaj teknikaj rimarkoj de kritiko ne tre multe valoras en verko, kiun ordinara leganto 'legas ĝue. Kaj ĉi tiu libro, tute certe, tiel oni legos. 
— Luis Hernánde. Boletín n047 (nov 1952)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Huwelijk met Pierre Charles Maria van de Vijver (nederlande). Brabants Historisch Informatie Centrum. Alirita 2018-08-26.
  2. (1937-10-05) “Esperanto-Propaganda-Vergadering”, Nieuwe Venlosche courant.