Pierre Favre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Favre
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1506 (1506-04-13)
en Saint-Jean-de-Sixt
Morto 1-an de aŭgusto 1546 (1546-08-01) (40-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Francio
Alma mater Collège Sainte-Barbe
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • teologo • pastroreligiulo
vdr
Edifa bildeto montranta la ordenfondinton francan Pierre Favre

Pierre FAVRE (latine: Petrus Faber; naskiĝinta la 13-an de aprilo 1506 en La Villaret, komunumo Saint-Jean-de-Sixt/Haute-Savoie, mortinta la 1-an de aŭgusto 1546 en Romo) estis franca nobelo kaj teologo. Li estis unu el la fondintoj de la ordeno de la jezuitoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Favre studis ekde 1527 en Parizo, kie li aliĝis al la movado de Ignaco Lojola. Kune kun li li faris la sanktajn promesojn sur Montmartre. Poste li iĝis profesoro pri teologio en Romo kaj Parmo.

En 1541 li partoprenis la dieton en Regensburg disvastigonte la ordenon en Germanujo. Li donace fondis la ordenejon en Kolonjo en 1544, poste la institutojn en Valadolido kaj Koimbro.

Lian vivon priskribis unue Nikolao Orlandini en sia »Historia Societatis Jesu« (Romo 1615).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 362, kio legeblas tie ĉi interrete.