Pierre Moscovici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Moscovici en majo 2010.

Pierre MOSCOVICI (n. la 16-an de septembro 1957 en Parizo) estas franca socialista politikisto kaj la nuna ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault.

Li estis membro de la Eŭropa Parlamento de 1994 ĝis 1997 kaj denove de 2004 ĝis 2007, ministro pri eŭropaj aferoj de 1997 ĝis 2002 en la ministraro de Lionel Jospin kaj asemblea deputito de Doubs.

En 2014 li eniris en la Eŭropa Komisiono kaj li gajnis la premion de la franca lingvo-protekta asocio Académie de la carpette anglaise[1], premio de la angla mato ĉar li adresis leteron tute en la angla al s-ro Michel Sapin, franca ministro pri la Financoj kaj de la publikaj kontoj.

Referencoj