Pikniko ĉe vojrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

«Pikniko ĉe vojrando» (ruse «Пикник на обочине») estas fantasta novelo de Arkadij kaj Boris Strugackij, unue eldonita en la jaro 1972. Inter aliaj verkoj de la aŭtoroj, tiu ĉi verko estas la plej tradukata al fremdaj lingvoj kaj la plej eldonita ekster la limoj de eksa Sovetunio. Laŭ la jaro 2003 Boris Strugackij nombris 55 eldonojn de la «Pikniko» en 22 landoj[1].

En la angla lingvo la novelo estas publikigita en la traduko de Antonina W. Bouis. La antaŭparolon de la unua usona eldono (MacMillan Publishing Co., Inc, New York, 1977) verkis Teodoro Sturgeon. La postparolon de la germana eldono de la jaro 1977 verkis Stanisław Lem, kiu alte aprezis la novelon[2].

En la jaro 1979 aperis la filmo de Andrej Tarkovskij «Stalkero», kreita laŭ la etoso de la novelo. En la jaro 2000 en Usono estis anoncita la intenco filmi novan grandbuĝetan surekranigon.

La termino «stalkero» firme iĝis vorto de la rusa lingvo, kaj, laŭ la agnosko de la aŭtoroj, iĝis la plej populara neologismo, kreita de ili. En la libro stalkero estas homo, kiu, neglektanta malpermesojn, penetras la Zonon kaj elportas el ĝi diversajn artefaktojn, kiujn li poste kutime vendas por vivteni sin. Post la filmo de Tarkovskij tiu ĉi termino atingis la sencon de gvidisto, kiu bone orientiĝas en malpermesitaj aŭ malbone konataj lokoj kaj teritorioj.

Kreado kaj publikigoj[redakti | redakti fonton]

La verko estis skribita de Arkadij kaj Boris Strugackij en la jaro 1971 (unuaj malnetoj estis faritaj de 18 ĝis 27 januaro en Leningrado, fina varianto kompletigita de 28 oktobro ĝis 3 novembro en Komarovo)[3].

Unue estas publikigita kun daŭrigo en 1972 en leningrada revuo «Aŭroro»[4]. Unue fragmento (parto de prologo kaj komenco de unua parto) estis publikigita en 25-a volumo de «Biblioteko de nuntempa fikcio» (1973)[5]. La novelo ankaŭ estis publikigita en gazeto «Junularo de Estonio» (Talino) de Decembro 1977 ĝis Februaro 1978[6].

Oni ne sukcesis eldoni libre «Pikniko ĉe vojrando» en Sovetio (unua anglalingva eldono estis publikigita en la jaro 1977[7]) dum ok jaroj — unua kontrakto pri eldono kiel parto de novelaro estis subskribita kun eldonejo «Juna gvardio» (ruse «Молодая гвардия») en la jaro 1972, preta manuskripto estis aprobita kaj unue redaktita en 1973, sed pro sekvontaj multaj malfruiĝoj kaj malkaŝa sabotado de nova redakcio[8] la novelaro nome «Nefiksitaj renkontiĝoj» (ruse «Неназначенные встречи») estis publikigita nur en 1980[9] en aliigita strukturo kaj kun multaj korektoj en teksto de «Pikniko», ofte sensencaj (ekzemple, la nomo de la urbo «Harmont» estis ŝanĝita al «Marmont», la nomo de grupo de stalkeroj «Varr» — al «Veer» k. t. p.), aŭ speguladaj estetikaj kaj ideologiaj normoj de redakcio (estas formetitaj «malĝentilaj» replikoj, aldonitaj «materiismaj» klarigoj de kelkaj fenomenoj en la Zono k. t. p.)[10]. Granda parto de rilataj al historio de tiu eldono dokumentaj materialoj (ankaŭ korespondado de aŭtoroj kun redakcio kun diskutado de reklamacioj kaj redaktado) estis publikigita kadre la projekto «Nekonataj Strugackij» (ruse «Неизвестные Стругацкие»)[10].

Poste la novelo estis publikigita en la jaro 1984 en novelaro «Miliardo jaroj antaŭ mondfino» (ruse «За миллиард лет до конца света», М.: «Советский писатель», novelaro ankaŭ reeldonita en 1985)[11] laŭ la teksto de revua eldono en 1988 en novelaro «Noveloj» (ruse «Повести», Л.: «Лениздат»)[12].

En 1989 en eldonejo «Jura literaturo» (ruse «Юридическая литература») estis publikigita en du eldonoj kun diversaj kovriloj[13][14] aŭtora verkaro kun «Pikniko ĉe vojrando», la teksto grave distingiĝis de ĉiuj antaŭe kaj poste publikigitaj variantoj — ĉar Arkadij Strugackij (eble, erare) sendis al eldonejo unu el malnetaj variantoj[10].

Poste la verko estis regulare reeldonita.

Plene restaŭrita kaj plej proksima al aŭtora ideo teksto estis eldonita en plena verkaro, kio estis eldonita de moskva eldonejo «Teksto» (ruse «Текст») en 1991 — tiel nomata — «Blanka eldono» (ruse «Белое Издание») — volumo 7, en libra serio «Mondoj de fratoj Strugackij» (ruse «Миры братьев Стругацких») (1997), kaj ankaŭ eldonita (kun kelkaj korektoj) en tiel nomata «nigra» verkaro de Strugackij, publikigita dum 2000—2003. Tiu teksto estas uzata en ĉiuj postaj eldonoj de sekvantaj jaroj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la novelo okazas sur Tero supozeble en 1970-aj jaroj en urbeto Harmont, en elpensita angla-lingva lando[15].

Proksimume antaŭ 13 jaroj[16] ĝis la komenco de priskribataj en la libro eventoj en kelkaj lokoj sur la tera globo aperas ses «Zonoj» — regionoj, en kiuj ekas fariĝi strangaj fenomenoj, rompantaj la konatajn leĝojn de fiziko. La Zonoj lokiĝas laŭ la flua linio sur supraĵo de la Tero, la projekcio de tiel nomata Pilman-radianto — punkto, lokiĝinta en la linio Tero — Denebo, Rapide klariĝis, ke homoj kaj bestoj ne povas loĝi en la Zonoj, kaj la loĝantaroj estis urĝe evakuita. La teritorioj de la Zonoj estis ĉirkaŭigitaj per bariloj, severe garditaj kaj oficiale faritaj objektoj de atenta scienca esplorado. Ankaŭ rapide klariĝis, ke en la Zonoj estas multaj artefaktoj de nekonata destino. Kelkaj tre utilas — ekzemple, povas kuraci diversajn malsanojn, kelkaj simple estas strangaj ludiloj, sed kelkaj — tre danĝeras.

Oni supozas, ke la Zonoj estas kreitaj de reprezentantoj de ekstertera civilizacio, kaj estas kombinataj multaj hipotezoj, diversmaniere klarigaj, kion ili estas kaj kiel aliplanedanoj povus uzi ilin por kontakti kun la loĝantaro de la Tero. Unu el la herooj de la libro, laŭreato de Nobel-premio doktoro Valentin Pilman, metafore supozas, ke ĉiuj artefaktoj — «malplenjoj», «etakoj», «braceletoj» — ĉio tio estas nur kosma elĵetaĵo, lasita de aliplanedanoj sur la Tero dum okaza vizito, kiel malplenaj bokaloj kaj boteloj, forgesitaj post homa pikniko ĉe vojrando.

Unu el la ĉefaj temoj — la morala elektado de tiuj, kiu ricevas artefaktojn de Zono, kiel ilin uzas la homaro, kio, verdire, malbone komprenas, kio estas la destino de tiuj danĝeraj aĵoj, kaj kial la alvenintoj lasis ilin.

Unu el la Zonoj aperis apud la urbeto Harmont. La ĉefheroo de la libro Redrik Ŝuĥart, loĝanto de Harmont, iĝas stalkero, tio estas profitas per la elportado de artefaktoj el la Zono, kiuj havas nekutimajn ecojn kaj povas esti multekoste venditaj. La intrigo de la novelo estas konstruita kiel priskribo de la vivo de Ŝuĥart de 23 ĝis 31 jaroj. La plejparto de vivo li estis neleĝa stalkero, krimulo, estis en malliberejo, en la juneco estis oficiala kunlaboranto de la Internacia Instituto pri eskterteraj kulturoj.

Stalkeroj kutime havas infanojn kun multaj fizikaj kaj biologiaj devioj de la normo, kaj medicino ne povas malkovri la kialojn de tio (ekzemple, en la atmosfero de Zono malestas radiado aŭ kemiaj kunmiksaĵoj). De la sama sorto suferas la filino de Ŝuĥart — Maria (Simieto). Redrik amas sian edzinon kaj filinon, sed periode perdas kontakton kun la familio pro enprizonigoj. Tamen li ne povas rezigni de iradoj en la Zono, kiu detruis lian vivon — parte pri la deziro ricevi grandegan monon kaj ne zorgi pri ĝi, sed plejparte — pri la magneta altiro de la Zono, kiun povas kompreni nur vera stalkero. En la Zono li bonfartas kaj ne plu povas vivi sen ĝi.

En la fino de la libro Ŝuĥart planas kaj efektivigas sian finan mision en la Zono: li decidas trovi «la Oran globon» — artefakton, kiu laŭlegende povas plenumi la plej intiman deziron de tiu, kiu trovas ĝin. Ŝuĥart iras al la Globo, tute disrevigita en sia vivo kaj en homoj, kiel al la lasta espero. Malfacileco de la misio estas ne nur tio, kio la vojo al la Globo estas morte danĝera, sed ankaŭ en tio, kio la lasta kaptilo al la vojo bezonas oferon — vivon de unu homo. Kaj Ŝuĥart oferas sian kuniranton, junulon, kiu trudis sin al li kiel lernanto — Arturo Barbriĝ.

La patro de Artur — la plej alta stalkero moknome Neofrono, kio estas kontanta, ĉar la homoj irantaj kun li en la Zonon ofte ne revenis. Barbriĝ havas du normalajn sanajn gefilojn — la escepto inter stalkeroj. Barbriĝ sekrete diris al Ŝuĥart, ke li elamozis sin la gefilojn ĉe la Ora Globo. Li mem ne plu povas atingi la lokon, kie troviĝas artefakto, ĉar li perdis en la Zono ambaŭ krurojn — tiam lin eltiris Redrik. Neofrono malkovris al Ŝuĥart la lokecon de la Globo kaj kaptilojn sur la vojo al ĝi, unu el tiuj necesas «oferdonon» («viandomuelilo»), ne nur pro dankemo — li esperas, ke Ŝuĥart povos rehavigi krurojn al li. Barbriĝ ne scias, ke Redrik prenis Artur kun si.

La finalo de la libro restas malfermita — Artur pereis en «viandomuelilo», Redrik alrampas al la Globo, vane penanta formuli sian plej internan deziron. Li rememoras sian kripligitan vivon, penas rememori ion helan, sed ne povas. Finfine li ne povas elpensi ion, krom tion, kion ekkriis Artur antaŭ kelkajn sekundojn ĝis sia morto: «FELIĈON POR ĈIUJ, SENPAGE, KAJ NENIU FORIRU MALKONTENTA!»

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

La Zono[redakti | redakti fonton]

La «Zono» estas areo sur la Tero, la rezulto de tiel nomata Vizito. Sur la Tero estas ses Zonoj. La Zonoj estas neloĝataj, homoj kaj bestoj ne povas vivi en ili. Multaj homoj, kiuj ne sukcesis ĝustatempe lasadi la Zonojn, averiis — blindiĝis, suferis de nekonataj malsanoj. Estas legendo, ke en unu el regionoj de la Zono restadis la homoj, kiuj travivis mutaciojn.

La Zono apud la urbeto Harmont enhavas urbajn ruinojn, uzinon, minejon, dezertan plataĵon kaj montojn. Supozeble ĝia areo atingas centojn da kvadrataj kilometroj. La Zono enhavas la grandan kvanton de anomalioj, inkluzive diversajn «kaptilojn», danĝerajn por homo. Situo de anomalioj en la Zono ade ŝanĝiĝas, malgraŭ ke por la homoj Zono aspektas «statika». Zono havas propran difinitan limon, tio estas neniuj anomalioj (ekzemple, transportata per la vento «brula lanugo»), kiuj ĉe la unua vido senorde cirkulas tra la Zono, iam trapasas ĝian limon. Zonon ĉirkaŭas «perimetro», gardata de militistoj. Oficiale oni povas eniri en la Zonon tra la «antaŭzono», kiu lokiĝas apud la Internacia Instituto pri eskterteraj kulturoj. La elektromagneta aŭ radiada fono en la Zono ne estas alta.

Stalkeroj, kiuj vizitas la Zonon propravole, orientas sin en ĝi danke al propraj treege disvolvitaj refleksoj, intuicio kaj, eble, iu supersentopovo (Redrik Ŝuĥart priskribas siajn proprajn subitajn paroksismojn, kiam li komencis diferencigi odorojn, kiel hundo). Kutima metodo fari novan itineron en la Zono — ĵeti antaŭ si ŝraŭbingojn, kiuj helpas malkovri danĝerajn fluktuadojn, kiel «kulkavaĵojn» (regionojn de intenca gravito).

Herooj de la verko[redakti | redakti fonton]

  • Aloiz Makno — plenrajta agento de la elmigra Buroo. Agitis harmontanojn forveturi el la ĉirkaŭaĵo de la Zono. Buroo kovras la elspezon por translokiĝo, garantias laboron, kaj por junuloj — eblecon de studado. Poste, kiam evidentiĝas la korelativeco de nombro de elmigrintoj el Zonoj en apartaj regionoj, kaj pligrandiĝo de kvanto de naturaj kaj teknikaj incidentoj kaj katastrofoj, la elmigrado estis malpermesita.
  • Artur Balbriĝ — la filo de Neofrono Balbriĝ. Patraĉo «elamozis» lin ĉe la Ora globo. Juna idealisto. Redrik Ŝuĥart unue malestimis lin — jen ankoraŭ unu romantika stultulo, kiu «pasiiĝis por la Zono», sen scii, kio ĝi estas. Sed post la morto de Arturo apud la Ora Globo Ŝuĥart estis devigita ripeti lian frazon… Kiaj estis la rezultoj, kaj ĉu «feliĉo por ĉiuj» estas ebla, la aŭtoroj ne malkovras — la libro finiĝas.
  • Benni — laboristo en putinejo de Riĉard G. Nunan. Ekzaktaj taskoj estas nemenciitaj.
  • sinjoro Lemĥen — ĉefo de Nunan.
  • Guta Ŝuĥart — la edzino de Red Ŝuĥart kaj objekto de lia senĉesa zorgo. Malfacile eltenas siajn malfeliĉojn.
  • Ciro — grandega negro, amiko de Red, kunordiganto de la socio «Militantaj Anĝeloj». «Stalkero renverse» — aĉetas artefaktojn kaj portas ilin ree en Zonon.
  • Ĝejms Katterfild, Buĉisto — kirurgo, tre estimata en sia fako. Unua en la Mondo kuracisto — eksperto pri nehomaj malsanoj de homo. Atingis tion, kiam esploris sur kripligitaj stalkeroj antaŭe nekonatajn malsanojn, misformojn kaj difektojn de homa organismo. Ricevis pagon ne nur per mono, sed ankaŭ per «habaro» (artefaktoj), kiujn li uzis en sia medicino.
  • Dina Balbriĝ — la filino de Neofrono Balbriĝ. Bela kaj tre cinika, malsame ŝia romantika kaj malfermita frato, juna virino, «daŭrigas distran vivmanieron».
  • Doktoro Valentin Pilman — esploristo de fenomenoj de la Zono, laŭreato de la Nobel-Premio de fiziko, kvazaŭ unua eltrovinto de «Pilman-radianto, sed li mem malkonfirmas tion.
  • Doktoro Kirill Panov — Sovetia esploristo, kiu pruvis, ke «malplenjo» — estas magneta kaptilo. Amikis kun Ŝuĥart dum lia laborado en MIVK. Traĝike pereis pro korkrevo post unu irado en la Zonon (supozeble, post kontakto kun «arĝentsimila araneaĵo»). Redrik kulpigas sin en lia morto kaj, eble, ĝuste post tiu forlasis laboron en Instituto.
  • Doktoro Sam Duglas — kunlaboranto de MIVK, Pereis ĉe nekonataj cirkonstancoj 12 jaroj post la Vizito. Lin Kirill «kulpigis» pri informo pri troviĝo de «plena malplenjo», por defendi Redrik de suspekto, ke li estas stalkero.
  • Kapitano Villi Hercog — estro de institutaj gardistoj.
  • Kaptiano Kvoterblad — unu el polianoj, gardantaj la Zonon de stalkeroj. Konstante penas persvadi Ŝuĥart forlasi stakeradon. Ambaŭ fojoj, kiam Red estas malliberigita, lin kaptis Kvoterblad.
  • Ostulo Fil — ricelanto de artefaktoj.
  • Kreo la Maltano — stalkero. En komenco de la libro provis iĝi lernanto de Ŝuĥart, sed ricevis rifuzon. Poste iĝis la plej sperta el vivaj stalkeroj, kuniĝis kun Neofrono Barbriĝ kaj organizis preparadon de stalkeroj-novicoj, kiun li prezentis kiel «oficiraj piknikoj». Sensukcese amindumis Dina Barbriĝ.
  • Madam — unu el laboristinoj de putinejo (ŝajne prostituistinestro) de Nunan.
  • Maria Ŝuĥart — filino de Redrik Ŝuĥart. Simieto — ŝia moknomo: infanoj de stalkeroj ne estis tute homoj, kaj filino de Ŝuĥart similis simion. Dum frua infanaĝo ŝi kondutis kiel normala knabino, kaj malsimilis al aliaj infanoj nur ekstere. Ĉe la fino de la libro ŝi perdis eblon paroli kaj ia ajn komuniki kun homoj. Ŝi, evidente, amas kompanion de revivinta patro de Ŝuĥart — unu el idaĉoj de la Zono (vidu malsupre).
  • Ostaĉo Katjuŝa (vera nomo Rafael) — administranto en putinejo de Riĉard G. Nunan. Lia devo ankaŭ estis aĉeti habaron de «malsovaĝigitaj» junaj stalkeroj, kaj observi agadon de stalkeroj-veteranoj. Oni nomiĝas lin Ostaĉo pro grandegaj pugnoj, kaj li nomiĝis sin mem Katjuŝa, ĉar estis certa, ke tio estas la nomo de grandaj mongolaj caroj.
  • Ostin — laborhelpanto de doktoro Panov.
  • papaĉjo Ŝuĥart — patro de Redrik, mortinta antaŭ la Vizito kaj poste reveninta hejmen kiel «postiĉo» (revivinta malvivulo el la Zono, vidu malsupre).
  • Riĉard Gerbert Nunan — laboras kaŝe, oficiala legendo — reprezentanto de liveristoj de elektronaparataro ĉe Harmonta filio de MIVK. Fakte estas agento de kompanio aŭ, eble, sekreta servo, kiu kaŝe kontrolas agadon de stalkeroj. Amiko de Redrik. Tamen, estas probable, ke nome li denuncis Redrik, kiam li estis duafoje arestita. Pri tio atestas, ke li fiksis la renkonton kun Ŝuĥart en «Barĵĉo» ĝuste tiam, kiam tie lin embuskis kapitano Kvoterblad.
  • Redrik Ŝuĥart (Rufulo) — la protagonisto de la novelo. Potenca homo, malicigita per malfacila vivo. Posedas tre fortan intuicion pri danĝero kaj tial sukcese iradas en la Zonon. Tre amas sian familion kaj amikojn. Pro daŭra streso trouzas tabakon kaj alkoholon.
  • Neofrono Balbriĝ — unu el la komencaj stalkeroj. Li trovis la unikan artefakton — «la Oran globon». Unue havis alnomon «Stalonaĉo», moknomon «Neofrono» li ricevis, ĉar ofte revenis el la Zono sen paruloj (evidente, li lasis ilin al la volo de la sorto, mortantaj en diversaj anomalioj aŭ intence oferis ilin al «kaptiloj», kiel «dirkoj»).
  • Zizelo (frue Belulĉjo) Dikson — duonfreneza kriplulo, eksa stalkero, kaptinta en tiel nomata «viandomuelilo», sed restinta viva post tio. Kripligita, li estis elportita el la Zono de Neofrono Barbriĝ (kiu, eble, timis venĝon de aliaj stalkeroj, se li denove revenas sola), kaj pri tio estis dumvive danka al li, kaj laboris en lia hejmo kiel servisto.
  • Tender — dua laborhelpanto de doktoro Panov.
  • Raŭkulo Hju — ricelanto de artefaktoj.
  • Ernest — posedanto de drinkejo «Barĵĉo» (Kirill insistis pri la nomo «Barĉo»), ricelanto de artefaktoj. Denuncis Ŝuĥart al kapitano Kvoterblad, poste estis metita en malliberejon.
  • aliaj stalkeroj — Bob Gorilo, Nazparolema Gereŝ, Kallagen, Kokinido Capfa, Nano Cmig, Lindon-Kurtulo, Ostulo Ishak, Norman Okulvitrulo (vera nomo Stefan Norman), Nazegulo Ben-Galevi, Pit Vundaĉo, Pudelo, Limako, Feliĉulo Karter, Kakto (vera nomo Ĝonatano Majlz, Faraono Banker, Lertaĉjo.

Anomalioj[redakti | redakti fonton]

  • «Vagulo Dik» — tiel scienculoj nomas supozeblan fonton de bruo en uzino. Valentin Pilman komparis ĝin kun «diboĉanta meĥanika ursido». Eble, nura loĝanto de la Zono.
  • «Sorĉistina ĝelo» (koloida gaso) — ia fluido. Bone penetras tra haŭto kaj ĉiuj organikaj materialoj, plastoj, metaloj, betono. Nura materialo, kiu ĝi ne penetras — specialajn porcelanajn ujojn. Preskaŭ ĉio, kun kio ĝi reagas, ĝi igas «sorĉistina ĝelo». La libro priskribas, kiel Neofrono Barbriĝ, surtrete en «sorĉistina ĝelo», ricevas seriozan traŭmaton de kruroj: «brulvundoj» de haŭto, kaj ostoj iĝis kaŭĉuksimila maso. Ankaŭ la vundoj iĝis disvastigi plue, afekcie sanan kranon kaj ostojn. Unua rimedo estas urĝa amputo de afekciitaj membroj. Pro malfacileco de transportado kaj danĝero por homo la «sorĉistina ĝelo» ne estas esplorebla, oni malpermesas elporti ĝin el la Zono. Ŝuĥart rompis tiun malpermeson, elportis porcelanan ujon da «ĝelo» kun vundita Neofrono, sed ne volis vendi ĝin kaj kaŝis la ujon en garaĝo. Decidiĝis vendi ĝin kiam komprenis, ke li estos malliberigita por la longa tempo, kaj rekaŝis ĝin sub la telefonan budon. Pro la ricevita mono lia edzino kaj filino estis provizitaj dum lia estado en malliberejo. Eble, ĝuste tiun ujon esploristoj el Karigan-laboratorioj poste malfermis per manipuliloj, kio kaŭzis grandan katastrofon: la konstruaĵo laboratoria estis parte detruita; ĝelo solvis halon kaj liberiĝis ekstere, malleviĝis tra ĉiuj etaĝoj ĝis kelo, pereis 35 homoj, pli ol 100 estis kripligitaj.
  • «Gajaj fantomoj» — anomaliaj aeraj turbuladoj en kelkaj lokoj de la Zono, danĝeraj por homoj. Estas menciitaj en la libro kiel legendo, sed en la lasta ĉapitro Redrik Ŝuĥart vidas tiun anomalion de sekura distanco.
  • «Verdaĵo» — nekonata substanco, povas flui sur tero kaj, eble, danĝera por homo (estas menciita epizodo, kiam Redrik Ŝuĥart kaj Artur dum du horoj traatendis la fluado de «verdaĵo» sur la monteto.
  • «Kulkavaĵo« — loko kun anomalie alta (milfoje) gravito, en sciencaj rondoj oni nomiĝas ĝin «gravikoncentraĵo». En la libro estas menciita suferinta akcidenton helikoptero, kio falis en «kulkavaĵon», kaj estis platigita en ladblinon. Stalkeroj detektas ilin, ĵetante ŝraŭbingojn.
  • Revivintaj malvivuloj aŭ «postiĉoj» — aŭtonomaj vagaj korpoj de homoj, entombigitaj en la Zono antaŭ la Vizito. Ordinare «postiĉoj« forlasas la Zonon kaj revenas hejmen, kie ili antaŭe venis. Estas ankaŭ menciita, ke apartaĵoj de korpoj de «postiĉoj» estas plene aŭtonomaj. Oni ofte erare nomiĝas ilin «vagantaj malvivuloj». Movoj de «postiĉoj» estas malgraciaj kaj abruptaj, similas movojn de meĥanika pupo, intelekto preskaŭ forestas. Penas imiti ĉiutagaj movoj de homoj. En la libro estas menciita, kiel Redrik Ŝuĥart kaj Neofrono Barbriĝ vidis tiel nomatan «tion», unue vagantan inter tomboj, poste irantan laŭ vojo. La sekvan tagon tio revenis hejmen. Ankaŭ al Redrik Ŝuĥart revenis hejmen lia patro, mortinta longe antaŭ la Vizito. Redrik penis percepti lin kiel familiano kaj interbatiĝis kun sanitaristoj, kiuj intencis forveturigi lian patron por studaĵoj.
  • «Viandomuelilo» — morte danĝera anomalio. Post enfalo en ĝia kampo de efiko objekto aŭ ekzistaĵo momente tordas, deformas kaj ŝiras. Ekstere preskaŭ nerimarkebla. «Viandomuelilo» lokiĝas senpere antaŭ aliro al la Ora globo. Dum la tuta tempo de ekzistado de la Zono el «viandomuelilo» vive eliris nur unu stalkero — Belulĉjo Dikson, ricevita poste alnomon «Zizelo» (lin, mutigitan, elportis el la Zono Barbriĝ). Laŭ observaĵoj de stalkeroj, post «ellaborado» «viandomuelilo» kelktempe ne aktivas. Tiun specialecon uzis stalkero Barbriĝ, preterlasante en viandomuelilon nenion sciantajn parulojn, por sekurigi sendanĝeran eniron por si mem.
  • Rusta stupo — similas al stupo, «kreskas» sur televidaj antenoj en Pesta kvartalo (unue loĝata kvartalo, okazinta en la Zono de la Vizito). Ĉe kontakto kun metalo momente kaŭzas fortan korodadon kaj laŭgrade transiras al ĝi. Pri tio transportado de «rusta stupo» malfacilas. Ne esplorebla.
  • «Brula lanugo» — iu danĝera portita per vento objekto, unu el malmultaj, de kio gardas portado de protekta kostumo. Pro nekonataj kialoj vento ne elportas ĝin el limoj de la Zono.
  • Arĝentsimila araneaĵo — maldikaj brilaj fadenoj de nekonata origino, rimarkitaj de Red en la garaĝo. La fortikeco de ĝiaj fadenoj estas malgranda, preskaŭ kiel de normala araneaĵo. Estas priskribita unu okazo de homa morto (Kirill Panov) pro korkrevo supozeble post hazarda kontakto kun araneaĵo tra protekta kostumo. La morto okazis subite, sen iaj anticipaj signoj, iom da tempo post eliro el la Zono.
  • Paŝtistoj — homoj-mutaciuloj, vivantaj en la Zono detempe de la Vizito. Estas preterfluge menciitaj de Redrik Ŝuĥart.

— Mi scias, ke oni rakontas, kvazaŭ en la Zono iu vivas. Iuj homoj. Ne la venintoj, sed ĝuste homoj. Kvazaŭ la Vizito trafis lin tie ĉi, kaj ili mutaciis… adaptiĝis al la novaj kondiĉoj. Ĉu vi aŭdis pri tio, sinjoro Ŝuĥart? — Jes, — diris Redrik. Nur tio ne estas ĉi-loke. Tio estas en la montaro, en nord-okcidento. Paŝtistoj iaj.

  • Ombroj — anomaliaj ombroj de iluminataj aĵoj en la Zono. Normale, estas sur maldeca flanko de aĵoj, ofte ombro direktas al la suno. Eble maldanĝeras, sed stalkeroj preferas ĉirkaŭiri ĝin.
  • «Diabla brasiko» — estas menciita nur unue, kiel danĝera umo, pafanta nocajn partiklojn. Kontraŭ la «spruĉoj» helpas portado de protekta kostumo.

La libro ankaŭ priskribas multajn aliajn sennomajn fenomenojn. Estas interese, ke la Zono influas eĉ harmontanojn, kiuj ne alproksimiĝis al ĝi. Post iom da tempo oni rimarkis, ke kiam elmigranto el Harmont, kiu ĉeestis dum Vizito, ekloĝas en alian urbon, en tiu ĉi urbo draste multiĝas la kvanto de katastrofoj kaj akcidentoj. Post tio ĉi la elmigrado el Harmont estis malpermesita.

Artefaktoj de la Zono[redakti | redakti fonton]

La destino de objektoj, trovitaj en la Zono, malgraŭ dudek jaroj de studado, restis nekonata. Doktoro Pilman opiniis, ke homaro, uzante iuj artefaktoj, simple «uzas mikroskopojn por najli».

  • «Blanka ringo» (la nomo estas konvencia, eble, tiun ĉi objekton difinas la menciita en la libro termesprimo el ĵargono de stalkeroj — «blanka turnaĉo») — blanka ringo el malpeza metalo, Se oni metas ĝin sur akson kaj ekturnas, ĝi adas moviĝi ĝis oni perforte haltigas ĝin. Unua eltrovita en la Zono «eterna movilo». Unue estis misklasifikita kiel «braceleto» (vidu malsupre), sed diferencas kolore, peze kaj diametre. La libro mencias nuran ekzempleron de tiu objekto (trovita de Ŝuĥart).
  • «Braceleto» — metalaj ringoj, bone influantaj al sano de homo.
  • «Pingloj» — malgrandaj, similaj al pinglo, objektoj, kiuj ĉe certaj kondiĉoj ekradias sekojn de koloroj de videbla spektro,
  • «La Ora Globo» («la Maŝino de deziroj») — objekto kun la formo de oreta aŭ ruĝeta globo. Laŭ legendoj, havas kapablecon plenumi dezirojn, ne ĉiajn, sed la plej internajn. Sed en la libro mankas direktaj pruvoj de tiuj ecoj.
  • «Jukaĉo» — aranĝaĵo, la eksteraĵo kaj formo en la libro ne estas priskribitaj. En aktiva stato (por ekfunkciigi estas sufiĉe premi inter fingroj) ia maniere influas homojn kaj bestojn, provokante timon kaj malkomforton. Laŭ Redrik Ŝuĥart, unue la funkciadan «jukaĉon» sentas hundoj.
  • «Malplenjo» («hidromagneta kaptilo», «objekto 77-B») — du metalaj diskoj, en la spaco inter ili estas nenio (krom aero), sed ili havas la saman interpozicion sub arbitraj ŝarĝoj. En la libro estas menciitaj «malgrandaj malplenjoj» (eble ankaŭ estas grandaj). Estis trovita kaj sendita por studado minimume unu «malplenjo» kun enhavo — malfluema blua likvo, eble — sorĉistina ĝelo.
  • «Morto-lampo» — aranĝaĵo, produktanta radiadon de nekonata naturo, mortige influan al teraj organismoj. En la verko estas menciita nur rakonto pri sola okazo de eltrovo.

Antaŭ ok jaroj, — enuvoĉe ekzumis Nunan, — la stalkero, nomata Stafan Norman, kun moknomo Okulvitrulo, alportis el la Zono iun aparaton, prezentantan, kiom mi povas jiĝi, ion similan al sistemo de radiiloj, mortige influantaj la terajn organismojn. La menciita Okulvitrulo proponis la aparaton al la instituto. Pri la prezo ili ne interkonsentis. Okulvitrulo foriris en la Zonon kaj ne revenis. Kie troviĝas la aparato nuntempe —neniu scias…

  • «Nigraj spruĉoj» («objektoj K-23») — malgrandaj nigraj aĵoj, en formoj de globetoj. Trafinta ene lumradio eliras kun malfruiĝo kaj kun malpli alta frekvenco. Estas uzataj en juvelista laboro. Estas ankaŭ konjekto, ke tiu ĉi aĵoj estas gigantaj regionoj kun alia metriko, akceptintaj sub influo de nia spaco kompaktan tridimensian formon.
  • «Etako» — «eterna pilo», malgranda, neelĉerpebla fonto de elektra energio. La artefakto estas vaste uzata en tekniko kaj ebligis la rifuzon de hidrokarbona fuelo. Ĉe certaj kondiĉoj multiĝas divide. Unu «etako» sufiĉas por movi aŭtomobilon.

La novelo ankaŭ mencias aliajn diversajn artefaktojn, sed sen priskriboj.

  • «Gasigita argilo» — estas nerekte priskribita nur en la epizodo, kiam stalkero Redrik Ŝuĥart (Rufulo) elpakis habaron sur la tablon en sia hejmo. Estis en vazo.
  • «Tondrotukoj».
  • «Spongo» — povas registri sonĝojn kaj reprodukti ilin por alia homo.
  • «Nadloj».
  • «Kankrokuloj».
  • «Blua panaceo» — eble, unu el tipoj de «kvazaŭbiologia maso», kiujn mencias Valentin Pilman dum diskutado kun Riĉard Nunan, kaj kiuj ebligis fari grandan salton en medicino.
  • «Hundaj tintiloj»,
  • «Moviĝanta magneto»

Premioj kaj nomumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 John W. Campbell premio, la dua premio pro la libro de la jaro.[17]
  • 1978 Post eldono de «Pikniko ĉe vojrando» en Usono Arkadij kaj Boris Strugackij iĝis honoraj membroj de «Socio de Mark Twain» pro «elstara kontribuo en fikcion».
  • 1979 Dum la skandinava kongreso de fikcia literaturo la libro ricevis la premion de Jules Verne «Pro la plej bona libro de la jaro».
  • 1981 Dum la sesa francia festivalo de fikcio en Metz Arkadij kaj Boris Strugackij estis premiitaj pro la plej bona alilanda libro de la jaro.

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Surekranigoj[redakti | redakti fonton]

Filmo de Andrej Tarkovskij «Stalker» (1979). Scenaro de la filmo estis skribita de fratoj Strugackij kaj Andrej Tarkovskij laŭ la etoso de la novelo. Fratoj Strugackij reskribis la scenaron plurfoje, la lasta versio, uzita por la filmo, tre malsamas la unua versio kaj la novelo mem.

En la jaro 2000 la kinokompanio Columbia pictures anoncis la intencojn fari grandbuĝetan surekranigon, nome After the Visitation, kiel enscenigistoj estis invititaj Glen Morgan kaj James Wong[18]. En la jaro 2006 anstataŭ ili en la projekton estis invitita reĝisoro David Jacobson[19][20]. Oni ankaŭ deklaris, ke unu el la roloj plenumos John Travolta[21]. Poste la enskribo pri tiu projekto estis forigita el IMDB.com.

Serio: 11 septembro 2015 aperis informo, ke kinokompanio WGN America anoncis komencon de laboroj por filmi serion laŭ libro «Pikniko ĉe vojrando». La ideon realigas scenaristo Jack Paglen kaj reĝisoro Alan Taylor.[22]

En la jaro 2012 sendependa kinokompanio Pilman Radiant Pictures publikigis en JuTubo la rezulton de kvinjara laboro sur la filmon Vyöhyke (Zono) laŭ la novelo de Arkadij kaj Boris Strugackij[23].

En la jaro 2016 aperis informo, ke la ĉefrolon en serio «Roadside picnic» por la kanalo AMC laŭ la etoso de la novelo plenumos Matthew Goode [24], en februaro 2017 aperis la demonstracia filmeto[25]. Reĝisoro de la serio estos Jack Paglen (la aŭtoro de scenaroj por filmoj Transcendence, Alien: Covenant). Ankaŭ sur IMDB aperis enskribo pro animacia projekto «Zona»[26], la lanĉo estas ankaŭ planita por la jaro 2017.

Amatoraj Roguelike-videoludoj por DVK (1988) kaj ZX Spectrum — «Stalkero» (1997) kaj «Zone the Last Stalker» (1999).

Sovetia radia spektaklo «Pikniko ĉe vojrando» (1990). La intrigo estas savita kun mallongiĝoj kaj distordoj de nomoj (ekzemple, Harmont iĝi Marmont, kaj Ostaĉo Katjuŝa iĝis Kanaŝa). La rolulo de Ŝuĥart — Nikolaj Karaĉencov. Aliaj roluloj — Vladimir Kaŝpur (Barbriĝ), Jurij Vasiljev (Kirill), Leonid Kulagi (Lemĥen), Georgij Taratorkin (parolado de la aŭtoro).

En la jaro 2003 la fina societo Circus Maximus produktis la teatran version de «Pikniko ĉe vojrando» nomita «Stalker».[27]

En la jaro 2007 aperis komputila ludo «S.T.A.L.K.E.R.: La ombro de Ĉernobilo», kiu uzas la ideojn de la libro kaj la filmo. La 22-an de aŭgusto 2008 aperis la duo ludo de la serio — «S.T.A.L.K.E.R.: Klara ĉielo». En la jaro 2009 aperis la tria ludo «S.T.A.L.K.E.R.: La alvoko de Pripjat». Malgraŭ granda kvanto de materialo, referencanta la novelon de Strugackij (bazaj termoj «stalking», «habar», identaj nomoj de plimulto de anomalioj), programistoj de la ludo ne menciis la kontribuon de verkistoj en sian projekton pro problemoj kun kopirajto.

Rola tabloludo Stalker RPG farita de Villi Vuorel kun permeso de Boris Strugackij, estis publikigita en la jaro 2008 en eldonejo Burger Games en fina lingvo kaj en la jaro 2012 — en la angla.[28]

Scenaro «La maŝino de deziroj»[redakti | redakti fonton]

La unua varianto de la scenaro, skribita de fratoj Strugackij por la estonta filmo de Tarkovskij. Publikigita en la plena libraro de eldonejo «Tekst». Ankaŭ estis disponebla sur la oficiala retejo de fratoj Strugackij. Similas la originalan verkon. Estas interesa, ĉar ĝi prezentas unu el variantoj de finaĵo: stalkero atingis la lokon de dezir-plenumo, en duonsenkoncia stato petis ion, kion li mem ne komprenis, kaj aperis hejme. Li vidas ke lia filino restas malsana, sed el granda sako al lia ŝultro ŝutiĝas mono.

Ekzistas ankaŭ versio, publikigita en almanako «Aro de sciencfikcio» (1981, kajero 2). Tiu ĉi versio iom pli similas la surekranigon. Kompreneble, la finalo de «La maŝino de deziroj» ne maleblas «postcerbumadon» de finalo de «Pikniko ĉe vojrando». La priskribita en la scenaro stalkero ne estas Redriko Ŝuĥart.

Daŭrigoj kaj imitadoj[redakti | redakti fonton]

  • Aleksandr Lukjanov, «Maljunulo de sur vojrando» (novelo, 2008).
  • Aleksandr Lukjanov, «Remorko de Maljunulo» (novelo, 2010).
  • Kir Buliĉov, «Savu Galja!» (rakonto, 1990)[29].
  • Leonid Kudriavcev, «Kaj ĉasisto…» (rakonto, antologio «Tempo de lernantoj», 1996)
  • Nikolaj Romaneckij, «Ŝarĝitaj de feliĉo» (novelo, antologio «Tempo de lernantoj», 1996)
  • Nikita Filatov, «La Orumita globo» (rakonto, antologio «La tempo de lernantoj — 3», 2000)
  • Sergej Streleckij, «La Koro de la Zono» (rakonto, 2008)[30].
  • «Kristohomoj», fantasta novelo. Amatoro traduko de romano de John Wyndham «The Chrysalids», eldonita en 1955, kun malgravaj aldonoj «kiel Strugackij».
  • Sergej Tarmaŝev, serio de noveloj «Arealo» (AST, 2011-2015).
  • Libroj kaj rakontoj, dediĉitaj al stalkeroj kaj skribitaj sub influo de la serio de ludoj S.T.A.L.K.E.R.
  • Dmitrij Sillov, «Pikniko ĉe vojrando: Feliĉo por ciuj». La unua novelo en serio «Pikniko ĉe vojrando», estas prezentita kiel direkta daŭrigo de historio de Ŝuĥart. 2013.
  • Ĉajna Mijovil, «Reloj». La mondo de la libro tre similas la Zonon. En unu epizodo la protagonisto rigardas artefakton, kiu tre similas la «malplenjon».
  • Majk Gelprin, «Harmont. Niaj tagoj» (AST, Astrel-SPb, 2014).

En kulturo[redakti | redakti fonton]

  • La termino «stalking»
  • S.T.A.L.K.E.R. — serio de komputilaj ludoj, kiuj parte heredas la ideojn de la libro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Стругацкий БорисКомментарии к пройденному. СПб.: Амфора, 2003..
  2. Владимир Борисов. (2006)Голос жителя Земли. Новое литературное обозрение. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2011-04-15. “Известно хрестоматийное его высказывание: „Пикник“ пробуждает во мне что-то вроде зависти, как если бы я сам должен был его написать.”.
  3. Ант Скаландис. Братья Стругацкие. — Ŝablono:М.: АСТ, 2008. — 704 с.
  4. Стругацкий А., Стругацкий Б. Пикник на обочине: Фантастическая повесть / Худож. Г. Ковенчук, Ш. Клаичю // Аврора. — 1972. — № 7. — С. 28—43; № 8. — С. 38—51; № 9. — С. 38—51; № 10. — С. 42—51.
  5. Стругацкий А., Стругацкий Б. Пикник на обочине: Отрывок из повести // Антология. — Ŝablono:М.: Молодая гвардия, 1973. — С. 112—151. — (Библиотека современной фантастики. — Т. 25).
  6. Стругацкий А., Стругацкий Б. Пикник на обочине: Фантастическая повесть // Молодежь Эстонии. — 1977. — 2; 3 (С. 4); 6; 7; 8; 9; 10; 13; 14; 15 (С. 4); 16; 17; 20 (С. 4); 21 (С. 4); 22 (С. 4); 23; 24; 27; 28; 30; 31 дек. — С. 3; 1978. — 3; 4; 5; 6; 7; 10; 11; 12; 13; 14 (С. 4); 17; 18; 19; 20; 21 (С. 4); 24; 25; 26; 27; 28; 31 (С. 4) янв. — С. 3. — 1; 3; 4; 7; 9; 10 (С. 4) февр. — С. 3.
  7. Strugatsky, Arkady and Boris. Roadside Picnic / Tale of the Troika (Best of Soviet Science Fiction) translated by Antonina W. Bouis. New York: Macmillan Pub Co, 1977, 245 pp. ISBN 0-02-615170-7. LCCN: 77000543.
  8. Стругацкий А., Стругацкий Б. Неназначенные встречи: Научно-фантастические повести / Ю. Смелков, «Человек настоящего — человек будущего» (послесл.); Худож. В. Гошко. — Ŝablono:М.: Молодая гвардия, 1980. — 352 с, ил. — (Библиотека советской фантастики).
  9. Стругацкий А., Стругацкий Б. Неназначенные встречи: Научно-фантастические повести / Ю. Смелков, «Человек настоящего — человек будущего» (послесл.); Худож. В. Гошко. — Ŝablono:М.: Молодая гвардия, 1980. — 352 с, ил. — (Библиотека советской фантастики).
  10. 10,0 10,1 10,2 Светлана Бондаренко (сост.). Неизвестные Стругацкие: От «Отеля» до «За миллиард лет…»: черновики, рукописи, варианты. — Ŝablono:М.: АСТ, 2006. — 640 с.
  11. Стругацкий А., Стругацкий Б. За миллиард лет до конца света: Повести / Худож. П. Караченцов. — Ŝablono:М.: Советский писатель, 1984. — 416 с., ил.
  12. Стругацкий А., Стругацкий Б. Повести / Ю. Андреев, «Чтобы не наступил конец света!» (послесл.); Худож. В. Мишин. — Ŝablono:Л.: Лениздат, 1988. — 496 с, ил. — (Повести ленинградских писателей).
  13. Стругацкий А., Стругацкий Б. Отель «У погибшего альпиниста». Пикник на обочине: Повести / Худож. В. Любаров. — Ŝablono:М.: Юридическая литература, 1989. — 256 с., ил.
  14. Стругацкий А., Стругацкий Б. Посещение: Повести / Худож. В. Любаров. — Ŝablono:М.: Юридическая литература, 1989. — 256 с., ил. — (Волшебный фонарь).
  15. OFF-LINE интервью с Борисом Стругацким. Октябрь 2003: «По замыслу авторов это, скорее всего, Канада. Или какая-нибудь Австралия. Словом — британская в прошлом колония».
  16. Сам факт Посещения является наиболее важным открытием не только за истекшие тринадцать лет, но и за все время существования человечества.
  17. The John W. Campbell Award. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 24 июня 2009 года.
  18. 'Visitation' rights for 'Destination' duo. Variety. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2011-04-15.
  19. Helmer on a 'Picnic'. Variety. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 4 ноября 2008.
  20. Jacobson Plans a 'Picnic'
  21. Аналитики: Из «Пикника на обочине» американцы сделают очередную «Матрицу»
  22. 'Terminator Genisys' Alan Taylor returning to TV with 'Roadside Picnic' adaptation at WGN America. Alirita 2015-09-16.
  23. Vyöhyke, Zone — Full Movie, English Subtitles на YouTube
  24. Wochit Entertainment (2016-06-27)Matthew Goode Lands Lead Role In Sci-Fi Pilot 'Roadside Picnic'. Alirita 2017-03-12.
  25. WingedRocket VideoGames (2017-02-18)Roadside Picnic Trailer AMC 2017 S.T.A.L.K.E.R. TV Series. Alirita 2017-03-12.
  26. Проект "Zona".
  27. Stalker. Circus Maximus. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 4 ноября 2008.
  28. Burger Games Homepage
  29. Булычев К. Спасите Галю!: Рассказ // НФ: Сборник научной фантастики. — Вып. 34. — М.: Знание, 1991. — С. 169—186. (Впоследствии неоднократно переиздавался)
  30. Стрелецкий С. Сердце Зоны: Рассказ // «Полдень. XXI век». — 2008. — Апрель. — С. 25-50.