Pilagaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Pilagaoj aŭ en hispana pilagás (en sia lingvo: pit´laxá) estas popolo de indiĝenoj de la familio de guaikuruoj kiuj loĝas en la centro de la provinco argentina Formosa. Kelkaj grupoj loĝas ankaŭ en la provinco Ĉako.

Kun la abiponoj, la mokovioj kaj la tobaoj (kiuj estas la grupoj indiĝenaj kiuj loĝis ekde la 16a jarcento ĉe kio estas nun Asunción del Paraguay), estis nomitaj «guaycurúes» (gvajkuruoj) fare de la gvaranioj kaj «frentones» (fruntuloj) de la hispanoj (pro ties kutimo razi la antaŭan parton de la kapo).

Ili estas tre rilataj kun la tobaoj kaj ĉirkaŭ 2000 parolas sian propran lingvon, krom la hispanan.[1]

Ili estas inter 5000 kaj 9800, dise en 19 komunumoj en la centro de la provinco Formosa. Tiuj komunumoj estas la jenaj:

  • Ayo La Bomba
  • Barrio Qompí Juan Sosa (en Pozo del Tigre).
  • Bartolomé de las Casas (kun tobaoj).
  • Cacique Coquero
  • Campo del Cielo
  • Colonia El Calaudillal.
  • El Descanso
  • El Simbolar
  • Estanislao del Campo
  • Juan Bautista Alberdi
  • Kilómetro 14
  • La Línea
  • La Yolita aŭ Ceferino Namuncurá
  • Laqtasatanyi
  • Pozo de los Chanchos
  • Pozo Molina
  • Pozo Navagan
  • San Martín 2
  • Sánchez Ibarreta

Iam ili estis ĉasistoj-kolektistoj.

La ECPI (Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas) 2004-2005, komplementa enketo de la argentina censo ŝtata Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2001, montris rezulton, ke agnoskiĝas aŭ rekte descendas el popolo pilagao 3948 personoj en la provinco Formosa, el kiuj 3867 loĝas en komunumoj. En la tuta lando agnoskiĝis 4465 pilagaoj, el kiuj 3867 loĝas en komunumoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eprints.rclis.org (Glosario de lenguas indígenas sudamericanas, de Edgardo Civallero, Universidad Nacional de Córdoba).
  2. INDEC. Censo 2001 - Encuesta Complementaria de Pueblos Indígenas