Pilgrima kaj golgota kapelo Apoteozo de Sankta Kruco (Rakamaz)
Pilgrima kaj golgota kapelo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Pilgrima kaj golgota kapelo Apoteozo de Sankta Kruco de Rakamaz
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rakamaz |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Polgár (urbo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Rakamaz Dózsa György út 5. |
La pilgrima kaj golgota kapelo Sankta Kruco estas sakrala konstruaĵo en urbo Rakamaz (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la mezepoko kirko funkciis en Rakamaz. Iam ĉe rando de la vilaĝo ankaŭ golgoto estis videbla. En la 17-a jarcento en la vilaĝmezo estis artefarita altaĵo, sur kiun oni konstruis dometon por ermitejo. En 1863 la dometo estis trakonstruita kapelo, sed tiam jam estis tie la golgotaj krucoj. Eble tiutempe 14 golgotaj stacioj estis metitaj ĉirkaŭ la kapelon. En la jaroj 1897 kaj 1898 la kapelo estis renovigita kaj pligrandigita. En 1944 la germana armeo detruis la kapelon, kiu estis rekonstruita ĝuste post jardeko. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 2014.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kapelo situas sola sur artefarita altaĵo en herbejo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, kiun pluvŝirmilo defendas. Pli supre estas malgranda ronda fenestro, apud la enirejo po unu mallarĝaj fenestroj. La plej supre la turo altiĝas kun piramideca turpinto.
La golgotaj stacioj estas malpenaj, ĉar ofte okazis vandalaj detruoj. Tial la staciaj bildoj estas gardataj en sekura loko, sed dum pilgrimoj ili estas remetataj.
Kermeso okazas en la 14-an de septembro aŭ en la proksima dimanĉo.