Pinarnegrillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinarnegrillo
Ayuntamiento de Pinarnegrillo.jpg
Administrado
Poŝtkodo 40294 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 4° 12′ U (mapo)41.190277777778-4.2069444444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 19,52 km² (1 952 ha) [+]
Situo de Pinarnegrillo
Situo de Pinarnegrillo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pinarnegrillo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pinarnegrillo [pinarneGRIljo] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Pinarnegrillo estas etimologie komprenebla kiel Pinaro de la Ulmo.

Pinarnegrillo en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Ermitejo de Kristo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 100 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 100 el la 1991.

Ĝi distas 38 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Navas de Oro, San Martín y Mudrián, Navalmanzano, Fuentepelayo, Carbonero el Mayor, Mozoncillo kaj Aldea Real. Ĝi estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-P-22 inter Fuentepelayo nordoriente kaj la aŭtoŝoseo Autovía de Pinares A-601 sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Nikolao kaj la ermitejo de Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]