Pink Floyd: Live at Pompeii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pink Floyd: Live at Pompeii
filmo
Originala titolo Pink Floyd: Live at Pompeii
Produktadlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1972
Daŭro 60 minutoj (eldono de 1972)
80 minutoj (eldono de 1974)
91 minutoj (eldono de 2003)
Ĝenro progresiva roko, dokumenta filmo
Kameraado Willy Kurant, Gábor Pogány
Reĝisoro(j) Steve O'Rourke • Adrian Maben
Produktisto(j) Bayerischer Rundfunk, ORTF, RTBF
Muziko de Pink Floyd
Rolantoj David Gilmour • Roger Waters • Richard Wright • Nick Mason
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Pink Floyd: Live at Pompeii estas muzika filmo de Adrian Maben, publikigitita unuafoje en 1972.

Kreo[redakti | redakti fonton]

La antikva teatrejo de Pompejo

Origine ĝi estis projekto de eŭropaj televidoj planintaj filmi Pink Floyd muzikante kelkajn el liaj kantoj en la minerala universo de Pompejo kaj Vesuvio. La unua versio enteatrejigita daŭris 60 minutojn, kaj oni nur vidis la seancojn de Pompejo kaj Parizo. Ĉi tiu versio enhavis "Echoes"-similan enkondukon kun aero, fajfado kaj gitara melodio ludita de David Gilmour.

Dua versio eldoniĝis en 1974: ĝi aldonas dudek minutojn da dokumentfilmo pri Pink Floyd, tiam en plena ellaboro de la albumo The Dark Side of the Moon (oni tiel partoprenas la disvolviĝon de "On the Run", "Us and Them" kaj "Brain Damage"), same kiel eltiraĵoj de intervjuoj de la kvar grupanoj kun Adrian Maben. Ĉi tiu versio, same kiel la director's cut, havas tiel enkondukon korbatan kiel en "Speak to Me".

Nur "Echoes", "A saucerful of secrets" kaj "One of these days" sajnas filmitaj surloke. La cetero estis registrita enstudie en Parizo, kun bildoj de Pompejo projekciitaj malantaŭ la muzikistoj. Malgraŭ aspektoj, kelkaj scenoj de la titoloj filmitaj en Pompejo estis refaritaj en Parizo, krom por "One of these days". La plimulto de la filmeroj de ĉi tiu lasta kanto perdiĝis, do oni vidas preskaŭ nur la drumiston Nick Mason sur ĉi tiu sinsekvo (li ankaŭ perdas martelon, sed sukcesas kapti alian konservante la ritmon).

Kvankam oni proponis al ili muziki antaŭmuzike, la grupo preferis realtempe muziki. La akustiko de la amfiteatro de Pompejo estas rimarkinda, kaj la antikva aranĝo de la loko donas pluan dimension al la muziko de la bando.

Male al la vasta plimulto de koncertaj albumoj, kiuj plej ofte estas surbendigitaj dum koncertoj, Pink Floyd: Live at Pompeii estas muzikata antaŭ teatrejo malplenigita de sia spektantaro. Ĉi tio plifortigas la impreson de tute pura sono, ripetanta ideo ĉe Pink Floyd. La filmo estiĝas "speco de kontraŭ-Woodstock" (Adrian Maben), kie la celo estus koncentri sin pri muzikon, kaj nur muzikon, forlasante la "publikajn reagojn".

En 2003, DVD-versio "Director's cut" estis publikigita, kiu daŭras 92 minutojn: sekvencoj estis aldonataj en komputilaj bildoj reprezentantaj kosmon, Pompejon kaj ĝian detruon de la lavoj de Vesuvio, same kiel bildojn de Projekto Apollo. La DVD enhavas ankaŭ la filmon de 1972 (60 minutoj), sed kun la korbato kiel en la longa versio de 1974.

Muzikataj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

1972-a versio[redakti | redakti fonton]

  • Echoes (unua parto)
  • Careful with That Axe, Eugene
  • A Saucerful of Secrets
  • One of These Days (I'm Going to Cut You into Little Pieces)
  • Set the Controls for the Heart of the Sun
  • Mademoiselle Nobs
  • Echoes (dua parto)

"Director's cut"-a versio[redakti | redakti fonton]

  • Echoes(unua parto)
  • Careful with That Axe, Eugene
  • A Saucerful of Secrets
  • Us and Them
  • One of These Days"
  • Mademoiselle Nobs"
  • Brain Damage
  • Set the Controls for the Heart of the Sun
  • Echoes (dua parto)