The Dark Side of the Moon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Dark Side of the Moon
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 1-an de marto 1973
Daŭro 42'49
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest-Capitol
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Obscured by Clouds
(1972)
Sekva muzikalbumo
Wish you were here
(1975)
vdr

The Dark Side of the Moon estas la oka albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, surbendigita en la Studioj Abbey Road (Londono) inter junio de 1972 kaj januaro de 1973, kaj publikigita la 1-an de marto 1973.
The Dark Side of the Moon estas konsiderata de multaj kritikistoj kiel la majstroverko de la grupo, tiom muzike kiom tekste, kaj estis grandega komerca sukseco, iĝinta unu el la plej tutmonde venditaj albumoj.

Artaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo The Dark Side of the Moon ("La malhela flanko de la luno") venas el la teksto de la kanto Brain Damage ("Cerba difekto") kaj estas esprimo por ilustri la frenezon[1]. Pink Floyd devis insisti por konservi tiun titolon ĉar alia grupo, nome la Medecine Heads, jam estis uzanta ĝin. Ili proponiĝis uzi sian laboran titolon "Eclipse" ("Eklipso") sed finfine gajnis la aferon pro la malsukceso de la albumo de la Medecine Heads.

Arta vitralo ilustranta la kovrilo de The Dark Side of the Moon, eksponata en la Victoria and Albert Museum dum la ekspono "Pink Floyd: Their Mortal Remains"

Kovrilo[redakti | redakti fonton]

La kovrilpaĝo de la disko iĝis unu el plej konataj simboloj kaj ikonoj de la fama muzik-grupo. Ĝi konsistas el lumradio kiu trapasanta prismon (fakte triangulon en la bildo) iĝas ĉielarko, ĉio sur nigra fono. Ĝi estis kreita de Storm Thorgerson, kiel la aliaj kovriloj de Pink Floyd, el komandoj de Richard Wright, kiu petis ion "pli inteligenta, pli prizorga, pli ŝika"[2] "simpla kaj kuraĝa"[3].

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj komponaĵoj ekzitis iaforme de pli ol unu jaro antaǔ la eldono de la albumo, la grupo profitinta de longa turneo por plibonigi ilin koncerte, ĝis la surbendigo kiu sterniĝis el majo 1972 al januaro 1973 en la Studioj Abbey Road, kun la soninĝeniero Alan Parsons kiu jam estis laborinta kun la grupo por Atom Heart Mother.
Por tiu albumo, Pink Floyd forlasis la longajn instrumentajn komponaĵojn por pli mallongaj kantoj, sed kiuj aŭskultindas senĉese, la unu fandiĝanta al la sekvanta, formantaj longan muzikan sinsekvon.

  • Speak to me ("Parolu al mi") estas la unua instrumenta kanto, subskribita de Nick Mason, kuniganta sonajn kaj etosajn pecojn de la aliaj kantoj de la albumo. Ĝi malfermiĝas per famiĝonta sono de tiktako de koro, kiu estas nuntempe ofte uzata kiel sona simbolo de la tuta verko de la grupo.
  • Breathe ("Spiru") estas mallonga kaj trankvila kanto kies komenco de verko datiĝas de la kunlaboro inter Roger Waters kaj Ron Geesin en 1970
  • On the run ("Senripoze") estas intrumenta psikedelia komponaĵo, kies etoso estas tre maltrankviganta, kaj en kiu la EMS VCS3 estas ege ĉeestanta
  • Time ("Tempo"), kiu malfermiĝas per sonoroj de multaj vekiloj kaj horloĝoj
  • Breathe (reprise) ("Spiru (rea)")
  • The great gig in the sky ("La granda ĉiela koncerto"), instrumenta kanto en kiu Pink Floyd uzas inan voĉon kiel muzikilo
  • Money ("Mono"), grandsukcesa unuopo
  • Us and them ("Ni kaj ili")
  • Any color you like ("Iun ajnan koloron vi ŝatas"), instrumenta kanto
  • Brain Damage ("Cerba difekto")
  • Eclipse ("Eklipso")

Muziko[redakti | redakti fonton]

En tiu albumo Pink Floyd provis multajn sonajn elementojn por ornami ilian muzikon.

Sonefektoj[redakti | redakti fonton]

La sonefektoj, kies Pink Floyd jam uzis en la antaǔaj albumoj, tie estas grava parto de la sona identeco de la albumo. Laŭ la albumo, oni povas aŭdi tiktakon de koro (fakte farita per aparta surbendigo de la sono de la Bastamburo), sonoron de multaj vekigoj kaj horloĝoj (ĉuij surbendigitaj aparte de Alan Parsons ĉe horloĝisto[4], unue por krei provon por kvarfonion[5]), bruoj de koliziiĝantaj moneroj, de kasmaŝino, de ŝirata papero kreantaj sep-tempan sonan buklon por la komenco de Money, bruo de paŝoj de kuranta homo (per vera soninĝeniero kuranta ĉirkaŭ la eĥoĉambro de la studio[6]), bruo de aviadilo, de eksplodo, ktp.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La sintezilo EMS VCS3 uzata en "Any color you like"

En tiu albumo Pink Floyd unuafoje intence uzis nekutimajn instrumentojn, kiel la sinteziloj EMS VCS3 en "Any color you like" aŭ EMS Synthi A en "Time" kaj "On the run", kiuj permesas krei strangajn sonojn.

Pink Floyd unuafoje uzis inan ĥoron, kaj dungis la kantistinon Clare Torry dank'al Alan Parsons por kompleti "The great gig in the sky". Unue nomata "The mortality sequence" ("La morteca sekvenco") kaj muzikata koncerte kun legataj fragmentoj de la Biblio, la grupo decidis anstataŭi ilin per ina kantaĵo sen parolo. Clare Torry, studia muzikistino, estis nur petata improvizi sur la piano de Wright, sen alia klarigo. Tuj post la surbendigo, ŝi estis embarasata de sia troabundeco kaj volis prezenti siajn ekskuzojn al la grupo, dum ili estis mirigataj pri ŝia kantaĵo[7][8].
The Dark Side of the Moon estas ankaŭ la unua albumo de Pink Floyd en kiu oni povas aŭdi saksofonon. La grupo dungis la saksofoniston Dick Parry por du solooj, en "Money" kaj "Us and them". Dick Parry multfoje kunlaboris kun la grupo dum la sekvontaj jardekoj.

Paroloj[redakti | redakti fonton]

La tuta albumo estas laŭkurata de parolataj frazoj dirataj de malsamaj homoj. Por surbendigi ilin, la grupo produktis kartojn sur kiuj estis skribataj demandoj, kaj antaŭaranĝis ilin sur pupitro en la enirejo de la Studioj Abbey Road. Ĉiu homo laboranta en la studioj (muzikistoj, turneistoj,...) estis invitata elekti kardon kaj sole respondi al la demandoj kiuj estis surskribataj en malheligita surbendiga studio. La unuaj demandoj estis malgravaj (ekz. "Kiu estas via preferata koloro?", "Kiu estas via preferata plado?")kaj iom post iom la demandoj alproksimiĝis al la temoj de la tekstoj de la albumo, kiel frenezeco, perforteco, morto (ekz. "Kiam vi lastafoje interbatalis?" tuj sekvata de "Ĉu vi opinias ke vi pravis fari tion?") . Tiel Pink Floyd plukis strangajn frazojn kaj elektis la plej bonajn por la albumo. La voĉo de Paul McCartney estis tiel surbendigita kaj antaŭvidata por la albumo, sed finfine ne elektita.

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tektoj estis skribataj de Roger Waters, kiu volis verki konceptalbumon pri "Tio, kio frenezigas homojn"[9].Fakte, The Dark Side of the Moon estas la unua albumo de serio de kvin albumoj (ĝis The final cut) kies tekstoj estis verkataj sole de Roger Waters. La grupo, tre fiera de la verko de Waters, decidis unuafoje presigi la tekstojn en la jaketo[10].
Speak to me kaj Breathe emfazas la bagatelecon kaj la banalecon de la vivo kiuj kondukas al forcedemo kaj pritemas la gravecon vivi sian propran vivon[11]. Per sia etoso, On the run ilustras la malbonan streĉon de kaduka kaj senripoza vivo (kaj per ĝiaj sonefektoj, la timo de Richard Wright pro aviadilaj vojaĝoj[12]). Time demandas pri la kielo kies iu povas plenigi sian vivon, pli-malpli utile, antaŭ ĝia fino. The great gig in the sky estas kanto pri morto, kaj Jean-Michel Oullion, en sia libro "Pink Floyd", interpretas la kantaĵon de Clare Torry kiel " la sekvantaj sintenoj de homo vizage al sia propra morto: timo kaj kolero, poste kompreno, fine malgaja rezignemo"[13]. Money kompreneble pritemas monon, monavidemon kaj konsumismo kaj Us and them pri milito kaj manipulado de la ĝenerala opinio. Finfine, frenezo alvenas en Brain damage, kiu aludas pri Syd Barrett, kaj Eclipse unuigas aliecon kaj unuecon, igante la aŭskultanton koncedi la unuecon de la homaro.

Surbendigo[redakti | redakti fonton]

La albumo estis surbendigata en la Studioj Abbey Road duseance inter majo de 1972 kaj Januaro de 1973, kun la soniĝienero Alan Parsons (helpata de Peter James). La unuaj kantoj surbendigataj estis Us and Them poste Money, Time kaj The great gig in the sky. La grupanoj poste faris paŭzon por ferii kun iliaj familioj kaj prepari la sekvantan turneon en Usono. Reen el Usono en januaro de 1973, ili surbendigis la aliajn kantojn kaj dungis kvar ĥoristinojn por aldone kanti en Time, Brain Damage kaj Eclipse kaj la saksofoniston Dick Parry por aldoni saksofonajn soloojn en Money kal Us and Them. La muzikproduktisto Chris Thomas estis dungata dum la fino de la surbendigo por havigi "freŝan paron da oreloj" ("A fresh pair of ears"). Li kreis la faman eĥon de Us and Them[14].
La laboro de la grupo estis filmata de Adrian Maben, kaj kelkaj momentoj de la surbendigo estas videblaj en la DVD Pink Floyd: Live at Pompeii.
Dum intervjuo en 2006, kiam oni demandis al li, ĉu liaj celoj por la surbendigo estis atingataj studie, Roger Waters repondis:
"Kiam la surbendigo estis finita, mi alportis kopion al hejmo, kaj mi memoras mi aŭskultigis ĝin al mia edzino, kaj mi memoras ŝi eklarmis kiam ĝi finis. Tiam mi pensis "Tio kompreneble ie kortuŝis senteman fibron", kaj tiu ideo emis plaĉi al mi. Vi scias, kiam oni faras ion, aparte muzikan pecon, oni aŭdas ĝin per novaj oreloj kiam oni aŭskultigas ĝin al iu alia. Tiame mi diris al mi: "Ho, tio estas bele plena laboraĵo" kaj mi certis ke homoj respondos al ĝi." [15]

Post la surbendigo, la grupo finfine komencis eŭropan turneon.

Akcepto kaj posteco[redakti | redakti fonton]

Muzikaĵrangolistoj[redakti | redakti fonton]

Komerce, The Dark Side of the Moon estas la tria el la plej tutmonde venditaj albumoj. Pli ol 45 milionoj da ekzempleroj estas venditaj[16]. Numero unu en Usono, numero du en Britio, ĝi restis en la Billboard 200 dum pli ol 19 jaroj[17]. En aǔgusto 2006, la Wall Street Journal skribis ke la albumo estis vendita po 7 milionoj da ekzempleroj de 1991, do inter dek-ok jaroj kaj tridek-tri jaroj post ĝia eldono[18].

Kritikistara akcepto[redakti | redakti fonton]

La kritikistoj ege entuziamis pri The Dark Side of the Moon. Roy Hollingworth de Melody Maker priskribis la unuan flankon kiel "Tiom plene konfuza kun si, kiom malfacile sekvebla" sed laŭdis la duan, skribante: "La kantoj, la sonoj, la ritmoj estis bonfaritaj kaj sensaj, saksofono batis la aeron, la grupo rokenrolis, kaj poste ŝprucis kaj fore vojiris en la nokto"[19]. Steve Peacock de Sounds skribis: "Mi ne zorgas pri ĉu vi iam aŭdis unu noton de la muziko de Pink Floyd dum via vivo, mi konfide rekomendas al ĉiuj "The Dark Side of the Moon""[20]. Loyd Grossman por Rolling Stone en 1973 priparolis la albumon kiel "fajna albumo kun tekstura kaj koncepta riĉeco kiu ne nur gastigas, sed petas implikiĝon. Estas ia grandeco tie, kiu superas simplajn muzikajn melodramojn kaj estas malofte atingata en roko. "The Dark Side of the Moon" havas ekbrilon- la veran ekbrilon kiu devenas de la rafino de belega seanco"[21]. Kelkaj kritikistoj estis pli negativaj, kiel Robert Christgau en 1981, kiu opiniis la tekstajn ideojn kliŝaj kaj la muzikon pretendema[22].

Posteco[redakti | redakti fonton]

Efikoj al la grupo[redakti | redakti fonton]

La grandega sukceso de la albumo subite riĉigis la anojn. Richard Wright kaj Roger Waters aĉetis grandajn kamparajn domojn kaj Nick Mason komencis kolekti altgamajn aŭtojn.[23], ĉiuj ĝuis longajn feriojn. Parto de la profitoj estis ankaŭ investata en la filmo de la Monty Python Monty Python and the Holy Grail[24]. De tiu albumo, Pink Floyd iĝis mondfama rokgrupo, tio kio kaŭzis malbonajn postsekvojn pri la amikaj rilatoj en la grupo, kaj pri la disdono de la roloj en la grupo: la graveco de Waters, tiame la pli kreema ano, grandiĝis. La sukceso de la albumo estis eĉ kunsentata de la grupo kiel ia fino.
Roger Waters: "Ni estis kredantaj ke tial ke "Dark Side of the Moon" estis tiom sukcesa, tio estis la fino. Ni estis atingantaj la celon kiun ni deziris de nia adolesko, kaj por ni, estis nenio alia plia farinda roke"[25].
Richard Wright: "Tio ŝanĝis min multmaniere, ĉar tio alportis multan monon, kaj oni sinsentas tre sekura kiam oni povas vendi albumon por du jaroj. Sed tio ne ŝanĝis mian sintenon al muziko. Kvankam ĝi estis tiel sukcesa, ĝi fariĝis same kiel ĉiuj niaj aliaj albumoj, kaj la nura kriterio pri publikigo de muziko estas ĉu ni ŝatas ĝin aŭ ne. Tio ne estis volema provo fari komercan albumon. Tio nur okazis tiel. Ni sciis, ke ĝi havis multe pli da melodioj ol antaŭaj Floyd-albumoj, kaj ke estis koncepto, kiu trapasis ĝin. La muziko estis pli facile sorbebla kaj havi kantantajn knabinojn aldonis komercan tuŝon, kiun neniu el niaj albumoj havis."[26]

Clare Torry, kiu gajnis tiame £30 (hodiaŭaj £300) pro sia seanco pri "The Great gig in the sky", juĝaferis en 2004 la eldonejon EMI kaj Pink Floyd-n, deklarante ke ŝi same al Richard Wright verkis la kanton. La justico pravigis ŝin, sed la detaloj de la kompromiso restis nekonataj. Ĉiuj eldonoj de la albumo post 2005 akreditas la dueton "Torry-Wright".

Fojoj kaj homaĝoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej elstaraj omaĝoj al The Dark Side of the Moon estas Return to the Dark Side of the Moon: A Tribute to Pink Floyd. Eldonita en 2006, la albumo estas progresivroka albumo kun artistoj kiel Adrian Belew, Tommy Shaw, Dweezil Zappa, kaj Rick Wakeman[27]. La novjorka duobliga kolektiva grupo Easy Star All-Stars publikigis Dub Side of the Moon en 2003[28] kaj Dubber Side of the Moon en 2010[29]. Progresiva metalroka Dream Theater muzikis dufoje koncerte la plenan albumon[30]. En 2012 Thierry Balasse kreis La face cachée de la Lune, spektaklo kiu inkluzivas la tutan diskon, kaj eltiraĵojn de "One of these days kaj "Echoes" de la antaŭa albumo Meddle. La originalaĵo de la spektaklo estas, ke preskaŭ ĉiuj sonaj efektoj kiuj estis preparintaj studie de Pink Floyd, estis produktataj sursceneje de la dek muzikistoj, uzante la samajn ilojn kaj sintezilojn, kiujn unue uzis la grupo[31].

En 2020, la filmomuzika komponisto Hans Zimmer uzis la kanton "Eclipse" por la sciencfikcia filmo Dune (eltirita el la samnama romano de Frank Herbert). Post la apero de la antaŭfilmo, la vendoj kaj aŭskultadoj de la albumo ĉe retmuzikejoj plialtigis je 1750%[32].

Influoj[redakti | redakti fonton]

Per sia sona perfekteco, The Dark Side of the Moon antaŭfiguras estetikan tendencon de roko, kiu tra la sofistica pop-muziko de grupoj kiel Supertramp kaj Steely Dan kondukos al la stereotipa FM-roko de la 80-aj jaroj, eĉ se ĉi-tiu ĝena patreco rezultas senintence[33]. Iamaniere, la grupo, de ĉi tiu albumo, fariĝis montrofenestro de progresiva roko al la ĝenerala publiko. Ĉi tio tiam kondukis la kvarteton al sentempa, eĉ trans-generacia amasa sukceso, kiun aliaj tiaj artistoj kiel YesEmerson, Lake & Palmer ne atingis, malgraŭ iliaj nekontesteblaj artaj kaj komercaj sukcesoj.
Komparoj estas foje farataj inter Pink Floyd kaj Radiohead, specife ilia 1997-a albumo OK Computer, kiu estis alnomata "The Dark Side of the Moon de la 1990-aj jaroj", pro la fakto, ke ambaŭ albumoj kunhavas temojn rilate al la perdo de kapablo de kreema homo por funkcii en la moderna mondo[34].

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Flanko A[redakti | redakti fonton]

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Speak to me Mason 1'08
2 Breathe Gilmour, Waters, Wright Gilmour 2'49
3 On the run Gilmour, Waters 3'30
4 Time Gilmour, Mason, Waters, Wright Gilmour, Wright 7'06
5 The great gig in the sky Torry, Wright Torry 4'44

Flanko B[redakti | redakti fonton]

Titolo Verkisto(j) Ĉefkantisto(j) Daŭro
1 Money Waters Gilmour 6'22
2 Us and them Waters, Wright Gilmour, Wright 7'50
3 Any color you like Gilmour, Mason, Wright 3'26
4 Brain Damage Waters Waters 3'50
5 Eclipse Waters Waters 2'08

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Aldonaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, London: Sidgwick & Jackson, 1991, 1-a eldono. ISBN 9780283061271
  2. Harris, John (2006), The Dark Side of the Moon (3-a eldono.), Harper Perennial ISBN 978-0-00-779090-6, P.143
  3. Classic Albums: The Making of The Dark Side of the Moon (DVD), Eagle Rock Entertainment, 26-a de aŭgusto 2003
  4. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, Eldono EPA, 2005 p.173
  5. Nicholas Schaffner, Saucerful of Secrets, London: Sidgwick & Jackson, 1991, 1-a eldono, p.164
  6. John Harris, The Dark Side of the Moon, Harper Perennial, 2006, 3-a eldono, p.118-120
  7. Mark Blake, Comfortably Numb - The Inside Story of Pink Floyd, Da Capo, 2008 , p.198-199
  8. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, éditions EPA, 2005 p.174
  9. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, eldono EPA, 2005 (ISBN 2851206214), p.65
  10. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, eldonoj EPA, 2005 (ISBN 2851206214), p.167
  11. Sheila Whiteley, The space between the notes : rock and the counter-culture, Routledge, 1992 (ISBN 020339836X), P 105-106
  12. John Harris, The Dark Side of the Moon, Harper Perennial, 2006, 3e éd. (ISBN 0007232292), p.78-79
  13. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009 p.75
  14. John Harris, The Dark Side of the Moon, Harper Perennial, 2006, 3a eldono. (ISBN 0007232292), p.134-140
  15. Waddell, Ray (5 May 2006), Roger Waters Revisits The 'Dark Side', billboard.com, retrieved 2 August 2009
  16. (en) Mike Collett-White, « Pink Floyd Ends Legal Dispute, Signs with EMI », Billboard,‎ 4 janvier 2011 (lire en ligne [archive])
  17. Pink Floyd : 30 years of the band in 17 Minutes - September 29, 2011 By Rolling Stone Magazine [archive]
  18. Jean Michel Oullion, Pink Floyd, Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.67
  19. Hollingworth, Roy (1973), Historical info – 1973 review, Melody Maker, pinkfloyd.com, archived from the original on 28 February 2009, retrieved 30 March 2009
  20. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (unua eldono), Londono: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, p.166
  21. Grossman, Lloyd (24 May 1973), Dark Side Of The Moon Review, rollingstone.com, hosted at web.archive.org, archived from the original on 18 June 2008, retrieved 31 May 2010
  22. Christgau, Robert (1981), "Pink Floyd: The Dark Side of the Moon", Christgau's Record Guide: Rock Albums of the Seventies, Ticknor & Fields, ISBN 0-89919-025-1, P303
  23. Harris, John (2006), The Dark Side of the Moon (tria eldono), Harper Perennial, ISBN 978-0-00-779090-6, p.164-166
  24. Parker, Alan; O'Shea, Mick (2006), And Now for Something Completely Digital, The Disinformation Company, ISBN 1-932857-31-1, p.50-51
  25. The Wish You Were Here Songbook, Pink Floyd Music Publishers Ltd, p.9. (ISBN 0-8256-1079-6)
  26. Dallas, Karl (1987), Pink Floyd: Bricks in the Wall, Shapolsky Publishers/Baton Press, ISBN 0-933503-88-1, P.107-108
  27. Prato, Greg, Return to the Dark Side of the Moon: A Tribute to Pink Floyd, allmusic.com, retrieved 22 August 2009
  28. Dub Side of the Moon, easystar.com, archived from the original on 6 February 2009, retrieved 27 March 2009
  29. Jeffries, David (25 October 2010), Dubber Side of the Moon – Easy Star All-Stars, AllMusic, retrieved 11 December 2012
  30. Dark Side Of The Moon CD Arkivigite je 2011-01-27 per la retarkivo Wayback Machine, ytsejamrecords.com, retrieved 28 March 2009
  31. http://www.lequartz.com/?q=fr/content/saison-1213/dark-side-moon [archive]
  32. (franclingve) Hans Zimmer majstre refojas Pink Floyd-on
  33. Aymeric Leroy, Pink Floyd, plongée dans l'œuvre d'un groupe paradoxal, Le Mot et le Reste, 2009 (ISBN 2915378819), p.89
  34. Reising, Russell (2005), Speak to Me, Ashgate Publishing, Ltd, ISBN 0-7546-4019-1, P.208-211