Syd Barrett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Syd Barrett
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1946 (1946-01-06)
en Kembriĝo
Morto 7-an de julio 2006 (2006-07-07) (60-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortokialo pankreata kancerodiabeto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Anglio Ruskin • kolegio de artoj Camberwell • Hills Road Sixth Form College • Cambridgeshire High School for Boys
Okupo
Okupo gitaristokantisto • poeto • kantaŭtoro
TTT
Retejo https://www.sydbarrett.com/
vdr

Roger Keith BARRETT, alie nomata Syd BARRETT (Esperanta prononco: Sid Baret) (naskiĝis la 6-an de januaro 1946 en Kembriĝo kaj mortis la 7-an de julio 2006 en la sama urbo), estis angla gitaristo, kantisto kaj verkisto ĉefe konata pro sia partopreno en la rokgrupo Pink Floyd. Li kunfondis tiun grupon en 1965 kun Roger Waters, Richard Wright kaj Nick Mason, estante ĝia gvidanto kaj ĉefa verkisto. Dum la jaro 1967, post la surbendigo de la albumo The Piper at the Gates of Dawn, lia mensa sano malboniĝis. Tio okazis pro lia uzo de drogoj. Li iĝis ĉiam malpli findinda kaj ofte forestis, do la grupo decidis anstataǔigi lin per lia amiko David Gilmour, unue nur por koncertoj. Sed rapide Syd Barrett iĝis tute ne resanigebla, do estis eksigita el la grupo en aprilo 1968.

Li surbendigis ankoraŭ du albumojn kiel sola artisto: "The Madcap Laughs" en januaro 1970 kaj "Barrett" en novembro 1970, post kio li ĉesigis ĉian muzikan aktivadon. En 1988, la kompilaĵa albumo "Opel" estis publikigata, sekvata en 1989 de la albumo "The Peel Session".

En 1975, la grupo Pink Floyd dediĉis al li sian kanton "Shine On You Crazy Diamond". En 2020, tiu kanto aperis ankaŭ en Esperanta versio de Ĵomart kaj Nataŝa kun la titolo "Brilu Freneza Diamanto".

Li mortis en 2006 pro kancero de pankreato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]