EMS VCS3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EMS VCS3

La VC S3 (por Voltage Controlled Synthesizer with 3 oscillators, "tensi-kontrolata sintezilo kun 3 oscilatoroj") aŭ Putney estas duonmodula analoga sintezilo kun 3 oscilatoroj produktita de la angla kompanio Electronic Music Studio (EMS) ekde 1970. Ĝi estis konceptata en 1969 de Peter Zinovieff, Tristram Cary kaj David Cockerell.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La elektroniko de ĉi-tiu sintezilo estis konceptata de David Cockerell, dum la kesta dezajno estas pro Tristram Cary.

Malgranda, ĝi tamen ofertis porepoke grandajn eblecojn de sona esplorado, dank'al sia matrico kunmetita de malgrandaj elektronikaj rajdantoj por konekti la modulojn kune sen uzado de kabloj, kaj ankaŭ al sia stirstango

Origine sen klavaro, la aparato estis uzata ĉefe por kreado de sonefektoj kaj bruaĵoj. Oni tamen povas aldoni la klavaron DK1 (1969 - The Cricklewood), poste la DK2 (1972 - duofonia versio de la DK1), kaj la ebenan klavaron kun sentemaj klavoj, la KS (1972 - Keyboard Sequencer, poste integritan en la kovrilo de la Synthi A por formi la AKS), kun malfacilo akiri ĝustajn notojn ĉar la oscilatoroj ne tre stabilas.

Fama sintezilo[redakti | redakti fonton]

La VCS3 estis ĉefe uzata de rokmuzikaj grupoj kiel Pink Floyd, King Crimson, Tangerine Dream, Yes, Depeche Mode, Roxy Music (Brian Eno-epoko), The Who, Gong, ktp., kaj de muzikistoj kiel Brian Eno, Klaus Schulze, Jean Michel Jarre, Franco Battiato, ktp.

La grupo Pink Floyd uzas ĝin en la albumoj Obscured by Clouds, The Dark Side of the Moon, Wish you were here, Animals kaj The Wall.

Synthi A (1971) estas portebla versio de VCS3; la Synthi AKS (1972) enkorpigas la klavaron KS kun ĝia integrita sekvencilo.

La VCS3 apartenas al la familio de mitaj sinteziloj, same kiel la Minimoog kaj la ARP 2600. Malofta maŝino, ĝia prezo estas tre alta sur la dua-mana merkato.