The Wall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Wall
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 30-a de novembro de 1979
Daŭro 80'54
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Harvest, Columbia
Produktanto Roger Waters, David Gilmour, Bob Ezrin, James Guthrie
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Animals
(1977)
Sekva muzikalbumo
The final cut
(1983)
v  d  r
Information icon.svg

The Wall ("La muro") estas la dek unua albumo de la rokgrupo Pink Floyd, surbendigita de aprilo ĝis novembro 1979 en Usono kaj Francio. Ĝi estas la plej monde vendata duoblalbumo. Tiu albumo estas parto de triopa projekto, la tri partoj estantaj la albumo, ĝia sceneja spektaklo, kaj la filmo bazata sur la rakonto de la albumo: Pink Floyd The Wall, publikigita en 1982. Same de la antaŭaj albumoj, The wall estas konceptalbumo, sed ankaŭ rokopero, ĝi temas pri izolo kaj sia mensaj postsekvoj. Tiu albumo estas do pli teatra kaj maldolĉa ol la antaŭaj.
The wall estis la lasta kunakordo kaj kunlaboro de la du ĉefaj verkistoj de la grupo, Roger Waters kaj David Gilmour. La malakordoj estis kreskantaj inter la anoj, kun Waters iĝinta la nura kreema forto, kaj ili kondukis al la eksigo de la klavaristo Richard Wright, kiu reaniĝis al Pink Floyd poste en 1994.

Artaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Jaketo[redakti | redakti fonton]

La sadema instruisto elstaranta la blankan muron, laŭ la desegnaĵoj de Gerald Scarfe, videblaj en la ekspozicio de The wall en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo, Cleveland

The wall estis la unua albmo de Pink Floyd kies jaketo ne estis kreata de Storm Thorgerson aŭ de sia firmao Hipgnosis. Ĉifoje, Waters dungigis la desegniston Gerald Scarfe. La jaketo bildigas blankan malplenan muron, simbolo de la izolo. Sur la KDa eldono, skribiĝas la nomo de la grupo kaj de la albumo per grandaj nigr-farbataj literoj, sed sur la originala vinildiska eldono, ĉi-tiu skribaĵo estis printata sur diafana elektrostatika glumarko, kiun oni povis laŭvole demeti kaj remeti sur la jaketon. En la libreto, Scarfe ankaŭe desegnis la rolulojn de la albumo laŭ tio kio ili simbolas: la heroon "Pink" kiel marioneto sen ŝnureto nek vizaĝo, la patrinon kun siaj muraj brakoj, la glacian edzinon, la sademan intruiston, la pug-forman juĝiston, ktp.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Por tiu albumo Pink Floyd denove forlasis la longajn komponaĵojn: ne malpli ol 26 kantoj kombiniĝas al duoblalbumo. Ĉiuj estis subskribitaj de Roger Waters sole, ekcepte de "Young lust", "Comfortably numb" kaj "Run like hell" kunsubskribitaj de Waters kaj David Gilmour kaj "The trial" kunsubskribita de Waters kaj Bob Ezrin.

Muziko[redakti | redakti fonton]

The wall estas miksaĵo da rokaj kantoj ("Young lust", "In the flesh"), da pli trankvilaj kaj mallumaj kantoj ("Don't leave me now", "Is there anybody out there?"), da baladoj ("Mother", "Hey you"), kun eĉ iom da diskoo ("Another brick in the wall, Part 2) kaj da orkestra muziko ("The trial").
Pluraj kantoj de la albumo estis surbendigataj kun orkestro kaj aldonaj muzikistoj kaj ĥoristoj por plifortigi la rokoperan aspekton de la albumo, kaj la miksaĵo estas sufiĉe ellaborata, inkluzive de multaj teatraj sonaj efikoj kiel ekzemple bombado, kolapso, ktp. La akustika gitaro estas superreganta en iuj kantoj ("Mother", "Good bye blue sky"), kaj aliaj komponaĵoj alternas per elektra roko ("Hey you"). La kanto "Is there anybody out there?" estas miksaĵo de malhelaj kaj malserenantaj sinteziloj kaj akustika gitara peco, kiu povas esti priskribata kiel "klasika"[1].
La progresivrokaj strukturoj de la kantoj de la antaŭaj albumoj de la grupo estas forlasataj malproksime malantaŭen: la kantoj daŭras averaĝe ne pli ol kvar minutojn, la muzikaj ekflugoj estas restriktataj kaj la "Pink Floyd"-a sono, ŝvela kaj melodia, de "Echoes" aŭ "Shine on you crazy diamond" estas malpli ĉeestanta, ĝi plene malaperos en la sekvanta albumo, The final cut, parte pro la foriro de klavaristo Richard Wright, kiu ludis gravan rolon en la "Pink Floyd"-a sono[2].

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

La albumo rakontas la vivon de kontraŭheroo nomata Pink, kiu estas premata de la unuaj momentoj de lia vivo: li perdis sian patron, mortigita ĉe Anzio dum la dua mondmilito - kiel la patro de Roger Waters, Eric Fletcher Waters ("In the Flesh?", "Another brick in the wall, Part.1"), poste estis troprotektata de lia patrino ("Mother"), tiranata de instruistoj volantaj formi lin kiel la aliaj studentoj en la "muldilo" kiun tiu socio trudas, tial la ripetema bildo de la karna hakilo ("Another brick in the wall, Part 2"). Pink tiam eksiĝas al fantazimondo, konstruante imagan muron, alegorio reprezentanta sian emocian distanciĝon por protekti sin de la cetero de la mondo: ĉiu traŭmato kiun li suferas estas alia briko en la muro. Paralela al tiu procezo, li iĝas rokfamulo ("Young Lust") kaj edziĝinta, sed li dekliniĝas pli kaj pli de sia edzino, kiu fine kokras lin ("Don't leave me now"). Pink tiam kompletigas la konstruon de sia muro ("Goodbye cruel world").
Li tiam enprofundiĝas en frenezecon kaj deprimon. Perdita en si mem, li devas tamen reaperi pro lia vivstilo: lia akompanantaro injektas al li medikamenton por ke li povu koncerti ("Comfortably numb", "The show must go on"). Pink halucinas kaj kredas ke li estas faŝisma diktatoro: lia koncertoj iĝas novnaziaj spektakloj dum kiuj li sendas siajn fortulojn kontraŭ la fanatikuloj kiujn li konsideras malindaj ("In the flesh", "Run Like Hell", "Waiting for worms"), sed lia konscienco fine ribelas kaj sendas lin al juĝafero, dum kiu li samtempe estas akuzata kaj akuzanto ("The trial"). Fine de ĉi tiu juĝo, la juĝisto ordonas ke la muro estu detruota kaj ke Pink malfermiĝu al la mondo ("Outside the wall").

Surbendigo[redakti | redakti fonton]

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La ideo de la koncepto de The wall ekestis dum la turneo de la antaŭa albumo Animals. Tiam koncertanta en an la stadiono de Montrealo, ekscitataj kaj bruaj spektantoj perturbis la spektaklon, kaj Roger Waters, jam tre sinĝena dum tiu turneo okazanta en grandega stadionoj, finfine nervozegigata, spitis al la vizaĝo de unu el ili. Tiu incidento inspiris al li la ideon de rokfamulo, kiu konstruas mensan muron inter si kaj la publiko.
Post la turneo, David Gilmour kaj Richard Wright laboris pri iliaj unuaj solaj albumoj. Nick Mason produktis la albumon "Green" de Steve Hillage. Sed Roger Waters komencis verki du muzikajn projektojn: "The wall" kaj "The Pros and Cons of Hitch Hiking". En julio de 1978, la grupo denove kunsidinta en ilia studio de "Britania Row", Roger Waters proponis siajn du projektojn al la aliaj anoj, kiuj elektis "The wall", kies muzika kapablo estis juĝata sufiĉe esperiga, malgraŭ siaj lakunoj. "The Pros and Cons of Hitch Hiking" estis iĝonta la unua soloa albumo de Roger Waters.
Sed en septembro, la grupo eklernis ke Norton Warburg Group, la financa kompanio taskata de la konduko de la monaj havaĵoj de la grupo estis perdinta ilin en altriskaj investaĵoj, lasante la grupon kun multaj pagendaj akcizoj, je 83%."Ni estis farintaj Dark side, kaj ŝajnis kiel ni detruis ĝin. Tiuj bastardoj ŝtelis ĉion. Ŝajnis ni estis elmetotaj al grandegaj akcizoj por la mono, kiun ni ne plu havis! Okdek tri procentoj estis multe da mono, kaj ni ne havis ĝin.", memoris Roger Waters[3][nb 1]. Tiakondiĉe, eldoni novan albumon iĝis urĝa por la grupo, kaj por elgliti novajn akcizojn kaj eviti bankroton, ĉiuj anoj kaj iliaj familioj devis transloĝiĝi fremden antaŭ aprilo 1979, dum almenaŭ unu jaro.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Por faciligi la surbendigo, Waters decidis dungi, post rekomendo de sia kunulino Caroline Christie, la muzikproduktiston Bob Ezrin, kiu estis laborinta kun Alice Cooper, Lou Reed, Kiss, kaj Peter Gabriel[5].Ekde la komenco, Waters klarigis al li, kiu estis respondeca, dirante al li: Vi povas verki tion kion vi deziras. Vi nur ne esperu iun akrediton."[6] Erzin kaj Waters reverkis la maketon de Waters por prezenti kvardek-paĝan tekston al la grupo, kiu ege ŝatis ĝin: "Iliaj okuloj ekbrilis, ĉar ili povus vidi la tutan albumon"[7]. La grupo ankaŭ dungis James Guthrie rekomenditan de Alan Parsons kiel soninĝeniero kaj kunmuzikproduktisto.
La unuaj seancoj en Brittania Row estis emocie malfacilaj, Waters, Erzin kaj Guthrie havantaj malsamajn ideojn pri la direkto kiun la albumon devis havi. La rilatoj kun la tri aliaj anoj de la grupo estante ankaŭ malbonaj, Erzin fakte iĝis peranto inter Waters kaj la aliaj (ĉefe Gilmour), provante malaltigi la malakordojn[8]. En marto de 1979, kelkaj demoj estis surbentigitaj kiam la grupo foriris kontinui la surbendigon al la studioj Super Bear kaj Miraval, en Provenco. De tiam, la grupo ĉesis reale ekzisti, la etoso inter la anoj estante pli kaj pli malbona, ĉiu laborante plejeble kiam la aliaj ne ĉeestis en la studio.
David Gilmour poste deklaris: "Mi opinias ke aĵoj kiel "Comfortably Numb" estis la lastaj braĝoj de la kapablo kunlabori de mi kaj Roger"[9]
Erzin sugestis ke kelkaj kantoj havu orkestran ornamon ( "Nobody Home", "The Trial" kaj "Comfortably Numb") kaj dungigis la orkestrestron Michael Kamen, kiu estis laborinta kun David Bowie. Kamen muzikigis ilin de la New York Philharmonic kaj New York Symphony orkestroj kaj de la ĥoro de la opero de Novjorko[10], surbendigataj en la CBS studioj de Novjorko. Erzin ankaŭ havis la ideon doni diskoan ritmon kaj aldoni infanan ĥoron (ĥoro de Islington Green School, lernejo ĉe Brittania Row) al la kanto "Another brick in the wall, Part 2". La grupo unue rifuzis tiujn ideojn, kaj Erzin devis miksi la bendojn nokte por prezenti la finan rezulton, kiun ili kompreneble ege ŝatis.
Post ferioj, dum kiu okazis la "Wright-afero" (vidu ĉi-sube), lastaj surbendigoj okazis en la Cherokee Studioj en Los-Anĝeleso.

La "Wright-afero"[redakti | redakti fonton]

Richard Wright postulis kaj ekhavis la rolon de kunmuzikproduktisto, sed laǔ Nick Mason "La kontribuaĵo de Rick estis veni, sidi dum la seancoj, kaj fari nenion alian ol "esti muzikproduktisto""[11], tion kion Waters kaj Ezrin ege ne ŝatis. "Ni laboris en studio en suda Francio kie Rick vivis tiutempe", deklaris Gilmour, "ni luis domojn dudek kilometroj for. Ni reiris hejmen vespere, dirante al Rick: "Faru tion kion vi volas, ĉiuj la komponaĵoj estas tie, verku ion, ludu soloon, faru ion... Vi havas la tutan nokton por fari tion". La tutan tempon ni estis tie, dum pluraj monatoj, li faris nenion. Li estis nekapabla muziki ion ajn."[12].
Dum la seancoj, tiu manko de kreado "frenezigis ĉiujn (ilin)"[13], laŭ la vortoj de Gilmour, tio kio estos konfirmata poste de Wright, parte kaŭze de sia tiama dependeco pri kokaino. Aliaj kialoj estus fiaskanta edzeco, deprimo kaj la forestanto de siaj infanoj: "La aliaj infanoj de la grupo estis sufiĉe junaj por restadi en Francio, sed miaj estis pli maljunaj kaj devis iri al lernejo. Ili ege mankis al mi."[14]. Waters finfine trudis al li forlasi la grupon, motive ke li ne plu alportis ion ajn al ĝi. Nick Mason poste deklaris ke Wright estis eksigita ĉar la muzika eldonejo Columbia Records estis promesinta pli bonan financan kontrakton, kondiĉe ke la albumo estu publikata antaŭ Kristnasko. La grupo tiame feriante, Waters taskis al Steve O'Rourke, la tiama organizisto de la grupo, trudi al Wright reveni el siaj familiaj ferioj en la insulo Rodoso al studioj en Los-Anĝeleso, kie la kreado de la albumo estis kontinuonta.Sed Wright refuzis[15], estus respondinta al O'Rourke: "Diru al Roger iri fikiĝi"[16], kaj Waters, akuzante lin saboti la albumon[17], trudis lin forlasi la grupon tuj poste ĝia publikiĝo.
Wright pli malfrue akuzis la megalomanion de Waters:
"Roger havis grandegan egoon kaj diris, ke mi ne investiĝis sufiĉe, dum li malhelpis min fari ion ajn. La fendo aperis kiam ni ĉiuj feriis ĉe la fino de la surbendigoj. Unu semajnon antaŭ la fino de la ferioj, mi ricevis alvokon de Roger el Ameriko dirante al mi veni tuj. Poste okazis ĉi tiu kunsido, kie Roger diris al mi, ke li volis ke mi forlasu la grupon. Mi unue rifuzis. Do li diris, ke se mi ne konsentus foriri post kiam la albumo estu finita, li prenos la bendojn kaj forportos ilin kun li. Ne estus albumo kaj do ne mono por pagi niajn grandajn ŝuldojn. Do mi akceptis. Mi estis terurata. Nun, mi opinias, ke mi faris eraron: tio estis blufo de Roger, sed mi ne plu volis labori kun ĉi tiu ulo."[18]
Wright tamen partoprenis al la fino de la surbendigo kaj al la sekvanta turneo, sed statuse de salajrula muzikisto. Tiufakte, li estis la sola ano gajninta monon dum la turneo, la tri aliaj devintaj kundividi la koston de la koncertojn.[19]
Tiu afero restis nekonata de la gazetaro ĝis la sekvanta albumo The final cut[20].

Akcepto kaj posteco[redakti | redakti fonton]

Komerca sukceso[redakti | redakti fonton]

The wall estis grandega komerca sukceso. Ekde sia eldono, ĝi rapide atingis la unuan rangon en la usona muzikaĵrangolisto kaj la tria en la angla. Ĝi vendiĝis je pli da tridek milionoj da ekzempleroj tutmonde[21][22], do estas le plej tuttempe vendita duoblalbumo[23][24]. Ĝi estas la plej vendita albumo de Pink Floyd post The dark side of the moon.
"Another brick in the wall, Part 2", iĝis la nura unuopaĵo N°1 de Pink Floyd en la Billboard-a ranglisto.

Kritikistara akcepto[redakti | redakti fonton]

AL tiu komerca sukceso aldonĝis recenza sukceso. La ĵurnalo Blender atribuis al The wall la maksimuman noton, deklarante ke "malgraŭ sia alta kaj pompa ambicio, ĝi estas punktata da veneno sama ol punko, ĝi enhavas la plej rokajn, malmolajn kaj pezajn kantojn de la grupo"[25]. La kritiko de AllMusic estis iom pli severa, tamene deklarante ke "Sia kohereco, miksanta pecojn da melodioj kun sonefektoj, facile ignorendigas siajn muzikajn mankojn kaj siajn kontraŭdiskuteblajn tekstojn."[26], dum Rolling Stone rimarkigis ke "The wall estas la plej miriga verko de la neordinara kariero de la grupo"[27].

Turneo[redakti | redakti fonton]

The wall estis koncertata en 1980 kaj 1981 nur en kelkaj urboj (Los-Anĝeleso, Novjorko, Londono kaj Dortmund) pro la grandeco de la scenejo kaj la ega aparataro kiun la spektaklo bezonis: vera dek du-metroj alta muro estis konstruata dum la unua duono de la koncerto, per gruoj kaj multnombra taĉmento. Tio ne estis nur koncerto sed ankaŭ teatro: plie de multaj videfektoj, oni povis vidi Roger Waters forlasi sian basgitaron por ludi la rolon de Pink. Tiuj koncertoj estis ege multkostaj kaj malgraŭ ilia sukceso,la grupo perdis monon, krome Richard Wright, kiu estis redungita de la grupo kiel salajrula muzikisto. Kelkaj koncertoj estis filmataj por esti inkluzivataj en la filmo Pink Floyd The Wall, sed finfine ne estis uzataj. Sona surbendigo el la koncertoj de Londono eldoniĝis en 2000 sub la titolo Is there anybody out there? The Wall live 1980-81.
Roger Waters: "Mi estis impresata de la penso ke estis granda muro, kiun vi ne povas vidi, inter mi kaj la publiko. Tiam mi desegnis ĝin kaj komencis paroli pri ĝi al homoj. Kaj ili opiniis ke mi estis freneza, ĉar la komenca ideo estis komenci konstrui la muron ĉe la komenco de la koncerto, kaj, kiam ĝi estas finita, ili ne plu povas aŭdi aŭ vidi vin, kaj la spektaklo estas finita."[28]
Nick Mason:"La problemo, verdire, estis ke la spektaklo ne estis turnea spektaklo, oni devis munti, lasi, malmunti kaj transloki ĝin. Estis tute speciala aparataro, verdire sensence multkosta.(...) Tio ne estas io kiun aliuloj faros, ĉar estas tiom multkosta, estas simple nefarebla. Sed estis bonege, farinti tion unufoje."[29]
Richard Wright: "Mi nur ne volis forlasi tiun grandan verkon pri kiu mi estis laborinta. Mi decidis mi aliru, kaj plejbone muziku, kun espero ke se tio bone funkcius, la decido de Waters forpeli min estu nuligata."[30]

Filmo[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉefan artikolon: Pink Floyd The Wall
La filmo Pink Floyd The Wall estis publikigata en 1982. Ĝi estis verkata de Waters kaj estrata de Alan Parker, kun Bob Geldof rolanta je Pink kaj animaciaĵoj de Gerald Scarfe. La filmomuziko iom diferencas de la albumo, kaj enhavas la kanton "When the tigers broke free", kiu estis iĝonta bonuskanto de la sekvanta albumo The final cut.

Posteco[redakti | redakti fonton]

Postaj turneoj[redakti | redakti fonton]

Roger Waters kostumata kiel faŝisma diktatoro dum la koncerto en Berlino en 1990

The wall estis denove koncertata de Roger Waters dum granda spektaklo en Berlino, en la loko de la jus detruita berlina muro. Multaj rokfamuloj estis gastigantaj: Scorpions, Sinéad O'Connor, Van Morrison, Bryan Adams, Joni Mitchell kaj Cyndi Lauper. Proksimume 400 000 homoj ĉeestis, kaj unu miliono televidis ĝin[31].
En 2010, Rogers Waters komencis turneon remuzikantan la tutan albumon The wall, kiu estis unuafoje de 1990 plene muzikata. Dum koncerto en Londono, li estis kunigata de Mason kaj Gilmour (Gilmour gitaranta en "Comfortably numb" kaj "Outside the wall", Mason tamburanta en tiulasta kanto)[32]. Tiu turneo iĝis unu el la plej sukcesaj tuttempaj turneoj, kun kutara gajno taksata je 459 milionoj da dolaroj.[33]

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 2005, Billy Sherwood, usona eksa basgitaristo de la progresiv-roka grupo Yes, publikigis omaĝan albumon titolatan "Back against the wall", en kiu li muzikis la plenan albumon kun multaj progresiv-rokaj muzikistoj, interalie Adrian Belew, Tony Levin kaj John Wetton de King Crimson, Alan White, Rick Wakeman, Steve Howe kaj Chris Squire de Yes, Ian Anderson de Jethro Tull, Keith Emerson de Emerson, Lake & Palmer, Mike Porcaro kaj Steve Lukather de Toto, Steve Morse de Deep Purple.

Influoj[redakti | redakti fonton]

The wall estas agnoskita kiel grava influo de multaj kaj tre malsamaj grupoj, kiel Nine Inch Nails[34] kaj Dream Theater[35].

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kantoj estas subskribataj de Roger Waters, escepte de:

Flanko A[redakti | redakti fonton]

Titolo Ĉefaj(j) kantisto(j) Daŭro
1 In the flesh? Waters 3'16
2 The thin ice Waters, Gilmour 2'27
3 Another brick in the wall, Part 1 Waters 3'21
4 The happyest days of our lives Waters 1'46
5 Another brick in the wall, Part 2 Waters, Gilmour 3'59
6 Mother Waters, Gilmour 5'32

Flanko B[redakti | redakti fonton]

Titolo Ĉefaj(j) kantisto(j) Daŭro
1 Goodbye blue sky Gilmour 2'45
2 Empty spaces Waters 2'10
3 Young lust Gilmour 3'25
4 One of my turns Waters 3'41
5 Don't leave me now Waters 4'08
6 Another birck in the wall, Part 3 Waters 1'48
7 Goodbye cruel world Waters 1'18

Flanko C[redakti | redakti fonton]

Titolo Ĉefaj(j) kantisto(j) Daŭro
1 Hey you Gilmour, Waters 4'40
2 Is there anybody out there? Waters, Gilmour 2'44
3 Nobody home Waters 3'26
4 Vera Waters 1'35
5 Bring the boys back home Waters 1'21
6 Comfortably numb Waters, Gilmour 6'23

Flanko Ĉ[redakti | redakti fonton]

Titolo Ĉefaj(j) kantisto(j) Daŭro
1 The show must go on Gilmour 1'36
2 In the flesh Waters 4'15
3 Run like hell Gilmour, Waters 4'20
4 Waiting for the worms Gilmour, Waters 4'04
5 Stop Waters 0'30
6 The trial Waters 5'13
7 Outside the wall Waters 1'41

Laborantaro[redakti | redakti fonton]

Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Aldonaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Teknika taĉmento[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pink Floyd finfine juĝaferis NWG por unu miliono da pundoj, akuzante ilin pro fraŭdo kaj neglekto. NWG kolapsis en 1981. Andrew Warburg fuĝis al Hispanio, Norton Warburg Investments, parto de NWG, estis renomata Waterbrook kaj multaj el ĝiaj posedaĵoj estis vendataj perde. Andrew Warburg estis enprizonigata dum tri jaroj post sia reeno al Britio en 1987[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pink Floyd et Bob Carruthers, Réflexions sur The Wall, Art House Classics Ltd., 2005.
  2. Agence France-Presse, « David Gilmour rend hommage à Richard Wright » arkivo, sur Cyberpresse arkivo, Cyberpresse, 16 septembre 2008 (konsultita la 25an de junio 2009).
  3. Gwyther, Matthew (7 March 1993). "The dark side of success". Observer magazine: 37.
  4. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (UK paperback ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 978-0-283-06127-1, p.206-208
  5. Fitch, Vernon; Mahon, Richard (2006), Comfortably Numb: A History of "The Wall": Pink Floyd 1978–1981 (1st US hardcover ed.), St. Petersburg, Florida: PFA Publishing, ISBN 978-0-9777366-0-7, p.25
  6. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (UK paperback ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 978-0-283-06127-1, p.212
  7. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.260
  8. Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (UK paperback ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 978-0-283-06127-1, p.213
  9. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.275
  10. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.271-72
  11. Mason, Nick (2005) [2004]. Dodd, Philip, ed. Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (Paperback ed.). Phoenix. ISBN 978-0-7538-1906-7. p.246
  12. Pink Floyd, « Fables of the Reconstruction », Mojo,‎ majo de 1994
  13. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.266
  14. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.267
  15. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.264-267
  16. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6, p.267
  17. Mason, Nick (2005), Philip Dodd, ed., Inside Out: A Personal History of Pink Floyd (UK paperback ed.), London: Phoenix, ISBN 978-0-7538-1906-7, p.245
  18. Pink Floyd, « Fables of the Reconstruction », Mojo,‎ majo de 1994
  19. Nick Mason, Pink Floyd : l'histoire selon Nick Mason, E/P/A, 2004, 240 p. (ISBN 978-2-85120-656-5), p.240
  20. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p267-268
  21. Metro, On this day in entertainment, November 30, 2006. Retrieved August 15, 2009 [arkivo]
  22. The Indepedent, The dark side of The Wall, Retrieved August 15, 2009arkivo
  23. Magazine Guitarist and Bass, retrieved August 12, 2009 arkivo
  24. Kevin Whitlock, Record Collector, Retrieved August 12, 2009arkivo
  25. Carlo Twist, « The Wall - Pink Floyd » arkivo, sur Blender arkivo (konsultita la 23an de junio de 2009)
  26. Stephen Thomas Erlewine, « The Wall » arkivo, en Allmusic arkivo (konsultita la 23-an de junio 2009).
  27. Kurt Loder, « Album Reviews: The Wall » arkivo, sur Rolling Stone Magazine arkivo, 7-a de februaro 1980 (konsultita la 23-an de junio 2009).
  28. Turner, Steve: "Roger Waters: The Wall in Berlin"; Radio Times, 25-a de Majo 1990; reprintata en Classic Rock #148, Aŭgusto 2010, p78
  29. Kendall, Charlie (1984). "Shades of Pink – The Definitive Pink Floyd Profile". The Source Radio Show. Arkivigita el la originala la 11-an de Septembro 2012. Reakirita la 27-an de Julio 2011.
  30. Ewing, Jerry (Marto 2000). "Wish I was there". Classic Rock #12. p. 4.
  31. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p.346
  32. "Pink Floyd bandmates reunite at Roger Waters concert". viagogo. 16 May 2011. Archived from the original on 20 October 2013. Retrieved 16 May 2011.
  33. http://www.billboard.com/biz/articles/news/5748070/roger-waters-passes-madonna-for-solo-boxscore-record-with-459m-wall-live arkivo
  34. Alan di Perna, Trent Reznor et Roger Waters, « Trent Reznor meets Roger Waters » arkivo, en The Nin Hotline , novembro 2000 (kosultita la 25-an de junio 2009)
  35. Mike Portnoy, « Nick Mason interviewed by Dream Theater's drummer » arkivo, en Brain Damage - Pink Floyd News Resource arkivo, Matt Johns, 10an de novembro 2006 (konsultita la 25-an de junio 2009)
  36. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p266-271
  37. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p269
  38. Blake, Mark (2008), Comfortably Numb – The Inside Story of Pink Floyd (1st US paperback ed.), Cambridge, Massachusetts: Da Capo Press, ISBN 978-0-306-81752-6 p269