Pintkunveno
Pintkunveno estas kunveno je alta nivelo. En la moderna politiko - kunveno de ŝtatestroj aŭ ĉefministroj. Tiu agado ne estas unika en moderna politiko, ĉar de antikveco okazis paktoj, traktatoj kaj negocadoj inter gravuloj kaj ŝtatestroj. Aktuale granda parto de tiuj kunvenoj rilatas al decidoj de internaciaj organizoj, kiel UN, NATO ktp.
Famaj pintkunvenoj estis ekzemplej tiuj de Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Stalino dum la Dua Mondmilito, kaj tiuj de diversaj usonaj prezidentoj kaj estraranoj de Sovetunio aŭ Ĉinio dum la Malvarma Milito.
- Pintkunvenoj de la Dua Mondmilito:
- Atlantika Pintkunveno (9a al 12a de aŭgusto 1941)
- Financa Pintkunveno de Bretton Woods (1a–15a de julio 1944)
- Jalta konferenco (4a–11a februaro 1945)
- Eŭropaj pintkunvenoj:
- Eŭropa Konsilio (1969 al 2007)
- Kunveno de Mastriĥto (februaro de 1992)
- Kunveno de Amsterdamo (junio kaj oktobro de 1997)
- Kunveno de Nico (decembro de 2000)
- Kunveno de Lisbono (oktobro de 2007)