Piroska Péczely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piroska Péczely
Piroska Péczely
Piroska Péczely
Persona informo
Naskonomo Péczely Piroska
Naskiĝo 17-an de junio 1899 (1899-06-17)
en Kiskomárom
Morto 27-an de februaro 1978 (1978-02-27) (78-jaraĝa)
en Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Frat(in)o Attila Péczely
Okupo
Okupo pentristo • restorer • muzeologo
vdr

Piroska Péczely [piroŝka pEceli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péczely Piroska estis hungara pentristo, restaŭristo, muzeologo. Ŝia nobela antaŭnomo estis középgulácsi [kozEpgulAĉi].

Piroska Péczely [1] naskiĝis la 17-an de junio 1899 en Kiskomárom (nuntempa parto de Zalakomár), ŝi mortis la 27-an de februaro 1978 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Piroska Péczely studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto kaj Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj ŝi ne nur pentradis, sed ankaŭ muzikadis kaj poemadis. Ŝiaj ekspoziciitaj pentraĵoj ne portis sukcesojn. En 1932 ŝi havis ekspertan postenon en brokanta firmao en Budapeŝto. Inter 1952-1954 ŝi estis muzeologo de Hungara Muzeo pri Metia Arto, poste de Keszthely. Ŝi faris ankaŭ restaŭrajn laborojn en Keszthely. Ŝi pensiuliĝis en 1959.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A keszthelyi Festetics kastély és belső berendezése (1958)
  • A 200 éves keszthelyi kórház (kun aliaj, 1959)
  • Keszthely és környéke (kun aliaj, 1962)
  • A keszthelyi Festetics-kastély (1964., 1968)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arckép
  • Faun

Fontoj[redakti | redakti fonton]