Pitako el Mitileno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitako el Mitileno (Muzeo de Luvro)

Pitako el Mitileno (greke : Πιττακός filo de Hyrradius (ĉ. 640-568 a.K.), estis unu el la sep saĝuloj de Grekio.

Laŭ Diogeno Laertio lia granda devizo estis jena: "Kion ajn vi faras, faru ĝin bone."

Pitako naskiĝis en Mitileno, kaj servis kiel armegeneralo, kiu gvidis siajn soldatojn al venko super Ateno kaj la armekomandanto Frinon. Kiam la atenanoj atakis Mitilenon, Pitako defiis la atenan armegeneralon por batali en duelo (unu kontraŭ unu) sur la kompreno ke la rezultoj determinos la militon kaj malhelpos nenecesan sangoverŝadon. Poljeno en siaj "Stratagemoj" skribis, ke Pitako sekrete kaŝis reton sub sia ŝildo. Li kaptis Frinon per la reto, trenis lin malsupren kaj mortigis lin. Laŭ li, tio kaŭzis la uzon de retoj en dueloj inter gladiatoroj. Post tiu venko li estis elektita reganto de Mitileno. Post dek jaroj da regado, Pitako eksiĝis, kaj Mitileno ricevis konstitucion por garantii la bonan ordon.

Kelkaj verkintoj mencias, ke li havis filon nomitan Tireo. Legendo diras, ke lia filo estis mortigita kaj kiam la murdinto estis alportita antaŭ Pitako, li liberigis kaj forsendis lin dirante, "Pardono estas pli bona ol pento"; tamen alia versio de la fama diraĵo estas ke "Pardono estas pli bona ol puno."

Pitako starigis leĝon deklarante, ke krimoj faritaj en ebrio devus esti punitaj duoble; tio estis direktita ĉefe kontraŭ la aristokratoj, kiuj pli ofte estis kulpaj de ebria kaj perforta konduto. Kiel tia, ĝi estis tre aprezita de la pleboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]