Pjotr Naliĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Naliĉ
Bazaj informoj
Naskonomo Pjotr Andrejeviĉ Naliĉ
Naskiĝo 30-an de aprilo 1981 (1981-04-30) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Deveno Moskvo, Rusio
Ĝenroj pop-muziko • komedia roko • rok-muzikonuntempa folklora muziko • barda muziko
Profesio muzikisto, komponisto
Instrumentoj Piano, Gitaro, Akordiono
Tipo de voĉo Tenoro
Retejo [1]
Persona informo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Q4525125 • Moskva Arkitektura Instituto
Okupo
Okupo kantistokomponistoarkitektokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.peternalitch.ru/
vdr
Pjotr Naliĉ en 2008 jaro.

Pjotr Naliĉ (angle Peter Nalitch ruse Пётр Налич) (naskiĝis la  30-an de aprilo 1981(nun 1981-04-30) en Moskvo) estas rusia muzikisto, li famiĝis dank'al kanto "Guitar". Li alŝutis sian kanton "Guitar" en YouTube. Naliĉ lernis en Moskva arkitektura instituto.

"Guitar"[redakti | redakti fonton]

"Guitar" (Gitaro) estas la kanto, kiun Naliĉ kantas angle kun forte akĉento. Ĝi estis skribita, laū aŭtoro, sub influo de cigana, balkana kaj latinamerika muziko. Amatoran muzikvideon de kanto alŝutis Pjotr en YouTube la 24-an de aprilo 2007. La muzikvideo estis farita printempe de 2007 en la vilao de aūtoro apud Moskvo. Ĝi reprezentas kantiston, kiu kantas «Jump to my Jaguar» («Saltu en mian Jaguaron!») en aŭto VAZ-2101 kaj dancas kun amikoj. Por tiu muzikvideo oni uzis amatoran ciferecan videoregistrilon, primitivaj efektoj aldoniĝis per Sony Vegas. La muzikvideo havis vastan popularecon inter interretuzantoj. Revuanto de "Komercisto" nomis la kantiston "la unua rusia kantanta interret-fenomeno". Aŭtune de 2007 komenciĝis koncertaj elpaŝoj de «Muzika kolekivo de Pjotr Naliĉ» (MKPN).

En novembro 2008 Naliĉ aperigis sian unuan albumon «La ĝojo de simplaj melodioj» (angle «The joy of simple melodies» ruse «Радость простых мелодий»), kiun li alŝutis en Interreton por libera elŝuto aŭ propravola pago. La 20-an de februaro 2008 MKPN partoprenis en filantropa "Viva koncerto" de "Doktoro Liza" (Elizaveta Glinka) "Justa helpo". En julio 2009 Pjotr Naliĉ kantis en la muzikfesto "Sfinks" (Antverpeno, Belgio).

Muzika kolekivo de Pjotr Naliĉ, 2008 jaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]