Placid kaj Muzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Placid kaj Muzo estas herooj de franca serio de bildliteraturo. La serio estis kreita en 1946 de Jose Cabrero Arnal, (ankaŭ kreinto de Pif la hundo), en la porinfana gazeto Vaillant, kaj reprenita de Jacques Nicolaou en 1958, kaj poste de aliaj desegnistoj (Arapu, Pateloux, Lelievre kaj ĉefe Motti) de 1985.

Placid kaj Muzo estas du antropomorfaj bestoj: dika urso kaj svelta vulpo, vivantaj en la sama hejmo, intimaj amikoj sed senfine ĉikanantoj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Malsame al Pif la hundo Placid kaj Muzo vivas kiel homoj, ili estas vestitaj kaj mastrumas ili mem sian hejmon.

  • Placid estas dikkorpa urso. Li estis origine vestita per pantalono kun unu ŝelko; sed poste li vestiĝa per butona jako. Li estas frivola, frandema kaj mallaborema. Li aspektas stulteta, sed tre bone scias kontraŭbati la ruzojn, kiujn Muzo malvolvas, por trudi Placid labori aŭ malhelpi lin manĝi.
  • Muzo estas maldika vulpo kun kuspita nazo, kiu ĉiam surhavas labor-pantalonon. Li estas pli serioza, pli laborema ol Placid. Li eterne (kaj malsukcese) klopodas fari, ke Placid malpli manĝu kaj pli interesiĝu pri la hejmaj laboroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]