Plastfolio
Plastfolio estas folio el plasto, plejofte polieteno. Ĝi estas uzata por kovri manĝaĵon kontraŭ sekiĝo kiam oni volas ĝin konservi por iom pli longa tempo, ekzemple por antaŭe preparita aŭ restaĵo de manĝo. La kovrado per folio ankaŭ servas por preventi malagrablajn 'odorojn' en la fridujo.