Saltu al enhavo

Plauescher Spring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
arteza fonto "Plauescher Spring"

Plauescher Spring estas arteza fonto en Plaue (Germanujo) nomdoninte ankaŭ por al Gera enfluanta mallonga rojo. Krom Salzaspring apud Nordhausen estas unu el la plej grandaj reelfluejoj de Turingujo. La fontokreo ĉa piedo de la kalŝtonroko (kiu elŝprucas je 13 loketoj) estas de po inter 600 kaj 800 litroj por sekundo.

Geologia situacio[redakti | redakti fonton]

La akvo parte konsistas el la pluvoj de la pli alta altebenaĵo de Gossel (Gosseler Plateau) kiu estas el konkokalko troviĝante en la antaŭaltbasenoj de la Turingia Arbaro. Granda parto tamen originas el la river Wilde Gera kiu fluas proksime de Liebenstein en alteco de ĉ. 500 metroj supre de dekliva kalkpavimo. Dum malsekaj tagoj la rivero Zahme Gera eoste de Rippersroda (Plaue) ne malofte tute malaperas. Tra fendoj plurajn centimetrojn larĝaj kaj parte metrojn longaj la akvo ŝajne malaperas en subtera kavaro - por reaperi je la rando de Plaue kiel arteza fonto. Eksperimentato per meto de salo kaj nutraĵ-kolorigiloj en la akvojn de Liebenstein konfirmas tie (ekz. en 1893). Versimile ekzistas ie subtera lago kies situo ankoraŭ ne konatas.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

la samnoma torento tuj antaŭ la enfluo je Gera
eksa bierfarejo, antaŭ kiu troviĝis ĉetorenta bierĝardeno

La klara, kalkŝtone filtrita akvo fluas post kelkcent metroj en la riveron Gera kiu tre proksime unuiĝis el Wilde Gera kaj Zahme Gera. De 1852 ĝis 1962 uzis la akvon por bierfaro la bierfarejo Burg-Brauerei; ĝi ankaŭ ĝis la 1930-aj jaroj bonvenigis soifantajn ulojn sidantajn sur benkoj starigitaj idiliece laŭ Plauescher Spring.

La tuto deklariĝis en 1959 monumentprotektotaĵo. En la 1980-aj jaroj la poŝta administrado de GDR eĉ eldonis specialan poŝtmarkon kun la motivo de Plauescher Spring.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]