Plensenca vorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, plensenca vorto[1] estas vorto havanta sian propran leksikan signifon, respondan al la realo en ties aĵoj, agoj aŭ ecoj, kontraste al gramatikiloj perdintaj sian semantikan valoron kaj plenumantaj funkciojn sintaksajn (ekz‑e prepozicioj, pronomoj, konjunkcioj, kopuloj ktp).

Laŭ tradicia alproksimiĝo, oni konsideras plensencaj vortoj substantivojn, kiuj aludas objektojn kaj aliajn entojn, leksikajn verbojn, kiuj indikas agojn, adjektojn kiuj referencas atributojn de entoj, kaj adverbojn kiel atributoj de agoj.

Ĉiuj vortoj povas esti klasitaj ĉu kiel plensencaj ĉu kiel funkciaj vortoj (gramatikiloj), sed tiu distingo ne ĉiam facilas. Kiel ekzemplo, kontraste al nur ĉirkaŭ 150 gramatikiloj, 99.9% de vortoj el la angla lingvo estas plensencaj vortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo  plensenca en ReVo .


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Content word en la angla Vikipedio.