Ergisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pletschu)
Ergisch
Blazono de Ergisch
Blazono de Ergisch
Blazono de Ergisch
Ergisch
Ergisch
Ergisch
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 17′ 35″ N 7° 42′ 54″ O / 46.29306 °N, 7.71500 °O / 46.29306; 7.71500 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 35″ N 7° 42′ 54″ O / 46.29306 °N, 7.71500 °O / 46.29306; 7.71500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 193
Areo 30,13 km²
Alteco 1090 m super marnivelo
Poŝtkodo 39
Komunumkodo 6104
Mapo de Ergisch
Mapo de Ergisch
Situa mapo de Ergisch
vdr

Ergisch estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ergisch situas en la suba parto de la Supra Valezo ĉe la suda flanko de la valo de Rodano proksimume tricentmetrojn super la fundo de la valo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ergisch kaj la setlejoj Turminu, Schitzuhubel, Tännigu, Pletschu kaj Obermatte, kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,13 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 23,3% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ergisch limas en nordokcidento kaj nordo al Turtmann-Unterems, en nordoriento al Eischoll, en oriento al Unterbäch,en sudoriento al Embd, en sudsudoriento al Sankt Niklaus, en sudo al eksklavo de Turtmann-Unterems, kaj en okcidento al Oberems.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ergisch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas montara vojo de Vispo al Turtmann malfermita en la jaro 1962, de kiu en la vilaĝocentro deflankiĝas la altmontara vojo tra Oberems al la Valo de Turtmann. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Turtmann la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Den 1953 ĝis 1981 funkciis aertelfero de la valfundo al Ergisch.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ergisch datiĝas el la jaro 1203 kiel Argessa. En la jaro 1355 Ergisch la unuan fojon estis menciita kiel komunumo. De la jaro 1497 datiĝas la unuaj komunumaj statutoj, la tiel nomita kamparana gildo. En la 15-a kaj 16-a jarcento Ergisch sin liberaĉetis de la diversaj feŭdaj interezoj. Ĝis 1663 la loko eklezie apartenis al la Paroĥo Leuk kaj poste al la Paroĥo Turtmann. En la jaro 1798 estis instituciigita rektorejo, kiu en la jaro 1861 estis transformita al propra paroĥo. En la jaro 1890 estis konstruita la preĝejo Sankta Spirito en novromana stilo. En la jaro 1964 la preĝejo estis interne renovigita. Fine de la 19-a jarcento multaj loĝantoj de Ergisch elmigris al Usono.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]