Pluvdancado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pluvdanco)
Pluvdanco en Harar, Etiopio.

Pluvdanco estas ceremonia danco, kiu estas dancita por voki pluvon kaj certigi protekton de rikoltoj.

Diversaj interpretoj de pluvdancoj troveblas en multaj kulturoj, de Antikva Egiptio al Indianoj. Pluvdancoj ankoraŭ troveblis en la Balkanoj de la 20-a jarcento, en rito konata kiel Paparuda, PerperunaCaloian.

La Ĉerokoj, etno de indianoj de la suda Apalaĉio de Nordameriko, dancis pluvdancojn por alvoki pluvon kaj por forpeli malbenajn spiritojn de la Tero. Laŭlegende, la pluvo alvokita de la tribo enhavas la spiritojn de iamaj tribestroj, kiuj falante kontraŭbatalas la malbenajn spiritojn en la transiro inter nia realeco kaj la spirita mondo. La Ĉerokoj kredis, ke tre kompleksaj pluvdancoj inspiris kaj la dancistojn kaj la spektantojn fari agojn de dio-adorado.