Pořejov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pořejov
germane: Purschau
pereinta vilaĝo
Eksa pilgrima pregejo de sankta Anna en Pořejov
Oficiala nomo: Pořejov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Hošťka
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 135 (1900)
Situo Pořejov
 - koordinatoj 49° 43′ 54″ N 12° 36′ 12″ O / 49.73167 °N, 12.60333 °O / 49.73167; 12.60333 (mapo)
Katastro 11,72 km² (1 172 ha) Pořejov
Loĝantaro 735 (1900)
Denseco 62,71 loĝ./km²
Fondo 1275
 - pereo 1960-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pořejov
Portalo pri Ĉeĥio

Pořejov (germane Purschau) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝinta en distrikto Tachov. En la jaro 1900 vivis ĉi tie 735 loĝantoj en 135 domoj. El la loĝantoj estis 718 de germana nacieco kaj 17 judoj.

Pořejov estas nomo de katastra teritorio kun areo 11,72 km², kiu administre apartenas al municipo Hošťka. En la katastra teritorio Pořejov situas ankaŭ Žebráky.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1275. En la jaro 1560 Pořejov-on akiris vokto Jan Sebastián Perglar el Perglas, kiu en la jaro 1587 lasis renovigi gotikan preĝejon de sankta Bartolomeo. En la jaro 1687 aĉetis la senjorujon Jan Zikmund von Gotzen, en la jaro 1728 Adam Filip Losy.

Al la fino de la dua mondmilito konkeris la ĉirkaŭaĵon de Pořejov usonaj soldatoj, en la vilaĝo kaj la ĉirkaŭaĵo dum tio kaŝis sin grupoj de SS.

Dum artileria kanonado de la vilaĝo la 26-an de aprilo 1945 forbrulis 32 domoj, Pořejov la 5-an de majo kapitulaciis. La municipo poste estis ellandigita kaj ĝi rapide kadukiĝis. En la jaro 1956 el 141 domoj restis nur 7 konservitaj domoj. La tuta vilaĝo inkluzive de kastelo kaj korto pereis en la 1960-aj jaroj.

La restaĵoj estis fine surveturigataj per grandega rubodeponejo, sur kiu dum la jaroj amasiĝis forbalaaĵoj el vasta ĉirkaŭaĵo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Bartolomeo - devene gotika preĝejo, en la jaro 1740 barokigita. Detruita ĝi estis ĉirkaŭ la jaro 1971.
  • Ruino de pilgrima preĝejo de sankta Anna; por diservaj celoj la preĝejo ĉesis esti uzata jam en la jaro 1786, tamen komence de la 19-ajarcento ĝi estis renovigita kaj ĝi plenumis sian funkcion ĝis foriro de la devenaj loĝantoj. Poste ĝi kadukiĝis, en sanktusturo havis gardopostenon ĉeĥoslovaka Limgardistaro.[1]
  • Sur la teritorio de la municipo ĝis hodiaŭ troviĝas juda tombejo.

Juda komunumo[redakti | redakti fonton]

Juda tombejo en Pořejov

La unuaj judaj familioj transloĝiĝis en Pořejov-on en duono de la 17-a jarcento, la juda komunumo estiĝis ĉi tie verŝajne en la 2-a duono de la 18-a jarcento. En unu el la judaj domoj, kiuj estis disigitaj inter la katolikaj, estis fondita preĝloko. En la jaro 1860 ĉi tie vivis 95 judoj, en pluaj jaroj ilia nombro sinkis pro foriroj en ubojn. La judaj familioj vivtenis sin precipe per komercado kun eta varo, tanjo, produktado de kalia karbonato, pli poste estis inter ili ankaŭ kuracistoj aŭ instruistoj.

En la jaro 1765 la juda komunumo konstruis en parto de kastelo en Pořejov sinagogon. Fine de la 19-a jarcento pro sinko de nombro de siaj anoj ĝi kuniĝis kun juda komunumo el Nové Sedliště. En la jaro 1904 damaĝigis la sinagogon incendio, en la jaro 1919 la juda komunumo vends ĝis al privatulo. En la jaro 1945 la sinagogo estis forte damaĝigita dum kunpuŝiĝo de usona kaj germana armeoj, post la milito ĝi estis detruita.[1]

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pořejov[rompita ligilo], Tábornický klub Káňata, cit. dle Oficiálních stránek obce Hošťka