Población de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Población de Campos
Vista de Población de Campos.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34449 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 4° 27′ U (mapo)42.269722222222-4.4469444444444Koordinatoj: 42° 16′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 768 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Población de Campos
Situo de Población de Campos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Población de Campos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Población de Campos [poblaZJON deKAMpos] estas municipo en la sudorienta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Población de Campos estas komprenebla etimologie kiel Loĝloko de Kampartero (aŭ Setlejo de Kampartero, alude al la komarkonomo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponto super Ucieza.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 730 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 35 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ĉe la Jakoba Vojo ĉe la fluejo de la rivero Ucieza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en 1140 en privilegiiga dokumento fare de Alfonso la 7-a de Leono per kiu li donis la urbon al la Ordeno de Sankta Johano. Plej verŝajne estis iam kastelo kaj murego, kiel atestas la loknomoj Castillo kaj Puerta del Sol. En flora epoko de la Jakoba Vojo ĝi havis du hospitalojn. Fine de la 16-a jarcento Población havis 154 lokanojn kaj en 1751 nur 106; en 1900 estis 861 loĝantoj, en 1930 estis 735, en 1960 denove oni descendis al 500.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ponto, ermitejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]