Ostrobotnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pohjanmaa)

Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna regiono Ostrobotnio. Pri la historia regiono rigardu Ostrobotnio (historia)

Ostrobotnio
Provinco
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj63° N, 22° O (mapo)6322Koordinatoj: 63° N, 22° O (mapo)
ĈefurboVaasa
- koordinatoj63° N, 22° O (mapo)6322Koordinatoj: 63° N, 22° O (mapo) [+]
Areo7 935,79 km² (793 579 ha) [+]

Loĝantaro175 821 [+] (januaro 2021)
Denseco22,16 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-12

Ostrobotnio (Tero)
Ostrobotnio (Tero)

Ostrobotnio (Finnlando)
Ostrobotnio (Finnlando)
DEC

Map
Ostrobotnio

Vikimedia Komunejo:  Ostrobothnia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ostrobotnio (svede Österbotten , finne Pohjanmaa) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Vaasa. Ostrobotnio estas dulingva regiono, kie 52% el loĝantoj parolas la svedan. En la provinco Ostrobotnio la svedparolantoj estas ankaŭ en aliaj aferoj ol la lingvo klare diversa grupo ol la finnparolantoj – en suda Finnlando tio, ke oni estas svedlingva finnlandano (finlandssvenskhet/suomenruotsalaisuus), signifas eble preskaŭ nur tion, ke oni apartenas al svedparolanta minoritato, sed en la provinco Ostrobotnio ĝi estas forte ankaŭ etna kaj kultura afero. La provinco enhavas la tradicie svedlingvan parton de Ostrobotnia apudmara regiono kaj ankaŭ kelkajn finnlingvajn komunumojn enlande (numeroj 1, 8 kaj 17 sur la suba mapo), kiuj estas parolantaj de Sud-ostrobotniaj dialektoj. La provinco havas 174.126 loĝantojn kaj ĝia areo estas 7.676 km². La svedlingvaj dialektoj de Ostrobotnio estas aparte malfacile kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Korsnäs estas laŭdire la plej svedlingva komunumo en la mondo (97% parolas la svedan tie).

En Ostrobotnio la marbordo movas rapide. Tie multaj eksaj insuloj estas nun kontinentaj areoj. Eble en proksimume 2000 jaroj la finnlanda kaj la svedia marbordo unuiĝos inter Vaasa kaj Umeå kaj Perämeri fariĝos lago.

La nomo de la provinco estas multe kritikita. Laŭ multaj estis vere malbone, ke la vere granda provinca nomo estis donita al nova provinco, kiu inkludas nur malgrandan parton de tiu historia provinco.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tero leviĝas el maro ok milimetrojn ĉiujare kaj tio daŭre ŝanĝas la fizionomion de Ostrobotnio.

Komunumoj en Ostrobotnio[redakti | redakti fonton]

(urboj per dikaj literoj)

Komunumoj de Ostrobotnio

Iamaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]