Pohořany (Dolany)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pohořany
Pohořany
germane Pohorsch
vilaĝo
Pohořany
Oficiala nomo: Pohořany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Dolany
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 88 2011
Situo Pohořany
 - alteco 570 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 30″ N 17° 22′ 51″ O / 49.67500 °N, 17.38083 °O / 49.67500; 17.38083 (mapo)
Katastro 3,41 km² (341 ha) Pohořany na Moravě
Loĝantaro 255 (2021)
Denseco 74,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1491
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 772 00; 783 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pohořany (Dolany)
Portalo pri Ĉeĥio

Pohořany (germane Pohorsch) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Dolany en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 4,5 km nordoriente de Dolany. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 88 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 255 loĝantoj.

Pohořany situas en katastra teritorio Pohořany na Moravě kun areo 3,41 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1491.

En komunumaj balotoj en 1938 akiris superon Sudetgermana partio SdP. Kelkaj loĝantoj aniĝis al SdP, aliaj restis loalaj kaj kelkaj eĉ aktiviĝis en rezistmovadon. Post Munkena interkonsento Pohořany fariĝis konsisto de Imperia regiono Sudetio (Germana imperio) (kamparana distrikto - landkreis Šternberk).

La 6-an de majo 1945 enpaŝis en la vilaĝon Ruĝa Armeo. (antaŭ organizata forŝovo en la jaro 1946 okazis ankaŭ en tiu ĉi vilaĝo kruelaĵoj farataj de soldatoj de Ruĝa Armeo komune kun membroj de Revoluciaj gvardioj, inkluzive de ekzekutoj, marodado kaj seksatencado de virinoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869484
1880477
1890480
1900516
1910527
1921538
JaroLoĝantoj
1930602
1950361
1961343
1970325
1980256
1991224
JaroLoĝantoj
2001212
2011227
2021255

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ligna sonorilejo konstruita en la jaro 1925
  • Monumento Pohořany ĉeĥa, solenanta elpelon de la germane parolanta loĝantaro kaj enloĝigon de la municipo fare de novekloĝintoj, senvualigita la 28-an de septembro 1947
  • Monumento al la kvina datreveno de konkero de la municipo fare de Ruĝa Armeo el la jaro 1950

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Šindelářová, Irena. (2000) Paměti obce Pohořany. Olomouc: Danal, p. 67.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]