Pola domo (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola domo
kultura centro • teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Stanislaw Bandrowski vd
Malfermo 1900
Lando Ĉeĥio vd
Situo Moravia Ostrava
Situanta sur Poděbradova
Situo
Geografia situo 49° 50′ 18″ N, 18° 16′ 55″ O (mapo)49.838315818.2818873Koordinatoj: 49° 50′ 18″ N, 18° 16′ 55″ O (mapo)
Pola domo (Ĉeĥio)
Pola domo (Ĉeĥio)
DEC
Pola domo
Pola domo
Situo de Pola domo
Map
Pola domo
vdr
Pola domo en Ostrava
Pola domo en Ostrava

Pola domo estas hotelo, restoracia ekipaĵo, sed ankaŭ centrejo de multnombraj kulturaj kaj komunaj eventoj. La konstruaĵo apartenas hodiaŭ al la plej admirataj konstruaĵoj de malfrua historiismo en Ostrava, eĉ kiam laŭtempa presaro markis ĝin kiel "polan secesion". La Polan domon konstruis por si en la jaro 1900 ostrava pola minoritato kiel sidejon de klerigaj kaj sociaj institutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Moravia Ostrava fine de la 19-a jarcento fariĝis industria centro de la aŭstria-hungara monarkio, kiu interesis pri la evoluo de la urbo. Estis venantaj ĉi tien multaj homoj pro laboro. Estis venantaj ĉi tien ankaŭ poloj, kiuj venis en Moravian Ostravan precipe el Galicio.

Fortiĝis voĉoj de la polaj almigrintoj pri pli bona validiĝo en urba aŭtonomio kaj ebleco kleriĝi en la naskolingvo. En Moravia Ostrava estiĝis filio de Towarzystwo Szkoly Ludowej en Krakovo. Iniciaton al la konstruado de la kleriga centro donis el vicoj de la pola inteligentularo kaj vivtenistaro, el kiuj plej multe eminentiĝis d-ro Waclaw Seidl. En la jaro 1899 estiĝis Kompanio por konstruado de Pola domo en Moravia Ostrava. Ankoraŭ la saman jaron estis akirita konstrupermesilo kaj elektita prezidantaro. La unua financa helpo venis el Krakovo, en kiu partoprenis precipe grafo Zamojski kaj grafo Tarnowski, parto de kontribuoj estis el kolektoj de krakova loĝantaro. La konstruado estis komisiita en la manojn de arkitekto Stanislaw Bandrowski, agadanta tiutempe en Ostrava-regono. Kuniĝo kun Pollando havis sian simbolikon - ĝis Moravia Ostrava estis alveturigitaj du vagonoj el detruitaj urbaj remparoj en Krakovo (ili estas ĝis hodiaŭ videblaj en ekstera ornamaĵo).

La 31-an de aŭgusto 1900 loka polica komisarejo estis petita pri permeso malfermi la Polan domon. Solena agado okazis en preĝejo de sankta Venceslao kaj solena marŝantaro trairis silente kaj sen muziko al la novkonstruaĵo. La malfermon de la Pola domo partoprenis ankaŭ urbestro de Moravia Ostrava d-ro Vojtěch Johanny.

Arkitekturo de la domo estas frue secesia, ĝis preskaŭ historiiganta al bizara naturalismo, simbolismo kaj dekoraciismo.

Mallongtempe post la finiĝo de la konstruado la Pola domo venis en gravajn financajn problemojn kaj minacis, ke ĝi estos fermita. Pro merito de multaj prunteprenoj kaj kolektoj tiel ne okazis.

La Pola domo fariĝis centrejo de kulturo kaj klerigado. Estis ĉi tie lokigita pola municipa, pli poste ankaŭ urba lernejo, okazis kursoj por analfabetaj almigrintoj el Galicio. Teatrajn prezentojn ĉi tie prezentis migranta kompanio de L. Czytogórski, prezentiĝis ĉi tie ankaŭ itala kantisto Luigi Cavanna. Estis ĉi tie lokigita biblioteko, legejo, pola ŝparejo, asociiĝo Forto kaj aliaj organizoj.

En duono de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la Pola domo estis rekonstruita kaj ŝanĝita en hotelon, kiu ĝi estas ĝis hodiaŭ.