Pola griza saŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola griza saŭco estas tradicia saŭco de pola kuirarto. Sub tiu nomo (pole szary sos polski) ĝi estas konata en tuta Eŭropo ekde la 17-a jarcento. Ĝiaj plej oftaj ingrediencoj estas faruno, butero, vinagro, sukero, sekvinberoj, vino, karamelo kaj pecoj da mielkuko. Foje oni aldonas aliajn ingrediencojn, kiel migdaloj kaj cepo. La saŭcon oni dekoras per tranĉaĵoj da citrono.

La saŭco havas dolĉetan-acidan guston. Ĝi estas uzata por fiŝaĵoj kaj boligitaj langoj.

Ekzempla recepto[redakti | redakti fonton]

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

  • 40 gramoj da butero aŭ margarino
  • 40 gramoj da cepo
  • 30 gramoj da faruno
  • kvaronlitro aŭ trionlitro da buljono el ruĝa viando, fiŝo aŭ legomoj
  • 1 glaso da ruĝa vino
  • 30-40 gramoj da sekvinberoj
  • 30-40 gramoj da migdaloj
  • 50 gramoj da mielkuko
  • salo
  • sukero
  • citrono
  • karamelo

Preparado[redakti | redakti fonton]

1. Senŝeligitan cepon distranĉu je fajnaj pecoj, fritu en butero, aldonu farunon kaj fritu, ĝis kiam ĉio havos oran koloron.

2. Aldonu buljonon kaj mielkukon kaj ĉion boligu. La mielkuko devas dispecetiĝi. Se necesas, uzu kribrilon por fajnigi la saŭcon.

3. Enverŝu vinon, ĝustigu la guston per sukero kaj citron-suko, aldonu karamelon (karamelo estas unu kulereto da sukero fritita kun 2-3 kuleroj da akvo).

4. Aldonu brogitajn kaj dispecigitajn migdalojn kaj lavitajn sekvinberojn. Revarmigu la saŭcon miksante ĝin.