Politikaj partioj de Japanio
Japanio posedas de post la dua mondmilito pluralisman multpartian sistemon.
Japanaj leĝoj montras iom malsamajn difinojn de politikaj partioj. Ili difinas ke politika partio estas: "politika organizaĵo kiu havas pli ol 5 parlamentanojn (deputitoj aŭ konsilistoj)" aŭ "politika organizaĵo kiu akiris pli ol 2 procentojn de voĉdonoj tra tutlando en la lasta elekto por parlamentanoj".
Ĝeneralaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]En Japanio ekzistis ĝis 2009 la specifa cirkonstanco ke ekzistis partio, kiu ekde sia fondiĝo en 1955 kvazaŭ seninterrompe regis la landon: la Liberala Demokrata Partio (LDP).
La plej granda opozicia partio de post la fino de la 1990-aj jaroj estis la Demokrata Partio de Japanio (DPJ), kiu unuan fojon ricevis la plimulton en la malalta ĉambro dum la deputito-baloto en 2009 kaj tiam starigis la registaron. Ĝi devenis de multaj partiaj novfondaĵoj, refondaĵoj kaj malfondaĵoj, post kiam la potencmonopolo de la LDP pro la krizo de la 1990-aj jaroj endanĝeriĝis.
Listo de politikaj partioj de Japanio
[redakti | redakti fonton]Politikaj partioj kun seĝo en parlamento
[redakti | redakti fonton]partio | parlamentanoj | Trajtoj | |
---|---|---|---|
Deputitoj | Konsilistoj | ||
Liberala Demokrata Partio (LDP)
Jiyū Minshu-tō [ĵijū-minŝu-tō] 自由民主党, mallongige: Jimin-tō 自民党 [ĵimintō] |
261 | 110 | Ĉi tiu partio estis la reganta partio krom iuj periodoj
post la plenumado de la Japana Konstitucio. Centro-dekstra aŭ dekstra. |
Konstitucia Demokrata Partio de Japanio(KDP)
Rikken minshu-tō[rikken-minŝu-tō] 立憲民主党 |
96 | 42 | Centro-maldekstre aŭ maldekstre. |
Nova Komeito (NKP)
Komeitō 公明党 |
32 | 29 | Subtenas Sōka Gakkai, budhana nova religio.
Centro. |
Japanio Noviga Partio (JNP)
Nihon ishinno kai [ninon iŝinno kai] 日本維新の会 |
41 | 16 | Centro-dekstra aŭ dekstra, Novliberalismo. |
Japana Komunista Partio (JKP)
Nihon Kyōsan-tō 日本共産党, aŭ Kyōsan-tō 共産党 |
10 | 13 | havas la plej longan historion en Japanio.
Maldekstra. |
Demokrata Partio Por La Popolo(DPPP)
Kokumin minsyu-tō [kokumin minŝu-tō] 国民民主党 |
11 | 9 | Centro. |
Reiwa ŝinsengumi れいわ新選組 | 3 | 2 | Maldekstre, Popolismo, Kontraŭ-tutmondiga. |
Socialdemokrata Partio (SDP)
Shakai Minshu-tō 社会民主党, aŭ Shamin-tō 社民党 |
1 | 1 | Centro-maldekstre aŭ maldekstre. |
Partio kiu instruas kiel ne pagi la akceptokoston de NHK
enueichikē jushinryo o shiharawanai hōhō o oshieru to [Enueiĉikē ĝuŝinrjo ŭo ŝiharaŭanai houhou ŭo oŝieru tō] NHK受信料を支払わない方法を教える党 |
0 | 1 | Popolismo, politiko de ununura numero |
Ekde la 19a de marto 2021