Akvopoluado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Poluo de akvo)
Kio estas plantoziĝo? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Elverŝado de poluita akvo.
Solidaj poluaĵoj.

Akvopoluado estas poluado de akvejoj (kiel lagoj, riveroj, oceanoj, grundakvejoj kaj grundakvo ĝenerale). Akvopoluado okazas kiam poluaĵoj estas elverŝataj ĉu rekte ĉu nerekte en akvejojn sen taŭga traktado por forigi damaĝajn elementojn.

Akvopoluado tuŝas plantojn kaj organismojn vivantajn ĉe tiuj akvejoj. En preskaŭ ĉiuj kazoj la efiko estas damaĝa ne nur al unuopaj specioj kaj populacioj, sed ankaŭ al la naturaj biologiaj komunumoj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Homaj[redakti | redakti fonton]

Forĵetakvo estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forjetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]