Ponto Bir-Hakeim
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bir-Hakeim (pariza metrostacio). |
Ponto Bir-Hakeim | ||
---|---|---|
Pont de Bir-Hakeim | ||
Vagonaro veturanta sur ponto | ||
Situo | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Parizo | |
Loko | 15-a kaj 16-a arondismentoj | |
Koordinatoj | 48° 51′ 20″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo)48.8555562.287778Koordinatoj: 48° 51′ 20″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo) | |
Suriras | Ŝoseo, metroo | |
Transiras | Sejno | |
Ecoj | ||
Longo | 237 m | |
Larĝo | 24,7 m | |
Konstruado | ||
Datoj de konstruo | 1903-1905 | |
Mapo | ||
Ponto Bir-Hakeim [birakem] (france pont de Bir-Hakeim), antaŭe ponto de Passy, estas ponto super la Sejno en Parizo. Ĝi ekas el la kvartalo Passy, en la 16-a arondismento, kaj finatingas la 15-an arondismenton ĉe la maldekstra bordo.
Ĝi estis konstruita en 1905 de Daydé kaj dekoraciita de Formige, arkitekto de la pariza municipo. La ponto akiris sian nunan nomon en 1948, por honorigi la batalon de Bir Hakeim, kie la francoj perdis 140 militistojn sub komando de generalo Marie-Pierre Kœnig en 1942-1943.
La ponto havas du etaĝojn: unu por la piedirantoj aŭ la aŭtomobiloj, viadukto estas supre por la Linio 6 de la metroo de Parizo.
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
Metroo de tipo "Sprague-Thomson" super Ponto Bir-Hakeim (1973)
Metroo de tipo "MP 73" super Ponto Bir-Hakeim (2007)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Ponto Bir-Hakeim ĉe "Structurae"
|