Ponto Forth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la ponto Forth dum mastrumada laboro en 2007
Panorama vido de la ponto Forth dum mastrumada laboro en 2007
Ponto Forth
Modilonponto • ŝtala ponto • ĵaluziponto • fervoja ponto [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
RegionoSkotlando
Koordinatoj55° 59′ 54″ N, 3° 23′ 15″ U (mapo)55.9984-3.3876Koordinatoj: 55° 59′ 54″ N, 3° 23′ 15″ U (mapo)

Estiĝo1890
Konsekro4-a de marto 1890

Ponto Forth (Skotlando)
Ponto Forth (Skotlando)
DEC
Ponto Forth
Ponto Forth
Lokigo de Skotlando en Britio

Map
Ponto Forth

Vikimedia Komunejo:  Forth Bridge [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido de South Queensferry de la kantilevoj de la pontoturoj konstruitaj en 1887.
La kantilevraj turoj estis preskaŭ finita en 1888.
La alproksimiĝo al la ponto de Dalmeny Stacio
Ene la ponto
Fokusiĝo sur la bazo de unu el la tri duobla-kantilevroj de la ponto

La Ponto Forth (angle Forth Rail Bridge) estas fervoja ponto en orienta Skotlando, super la Forth marlango, kiu situas 14 kilometrojn okcidente de Edinburgo. La fervojo inter Edinburgo kaj Dundee pasas super la ponto kaj en la okcidento de ĝi situas malpli fama vojponto. La suda fino de la ponto situas en la urbo Queensferry (en la municipa areo de Edinburgo) kaj la norda fino situas en la vilaĝo North Queensferry. La ponto estis agnoskita kiel mondheredaĵo en 2015.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado de antaŭa ponto en la sama loko, dezajnita fare de Thomas Buch, ne realiĝis, post kiam alia ponto de la sama dezajnisto kolapsis super la Rivero Tay. La disfalo de la ponto, en kiu pereis 75 pasaĝeroj de la trajno sur ĝi, kaŭzis grandan ŝokon, kaj tial la plej alta nivelo de sekureco estis postulata de la ponto Forth. Post la morto de Buch, la dezajno de la ponto ricevis al John Poehler kaj Benjamin Baker, kaj ĝia konstruado okazis en la jaroj 1883-1890. Baker kaj Poehler havis riĉan inĝenieristiksperton, sed ĉi tiu estas la nurunua ponto kiun Baker dezajnis, kaj ĝi estas konsiderita lia plej bonega inĝenieristiklaboro.

La ponto estas konsiderata kiel inĝenieristika mirindaĵo eĉ nuntempe. Tio estas la unua ŝtalponto kun larĝa interspaco, kaj post sia kompletigo ĝi tenis la rekordon pri longeco kaj alteco. Ĝia totala longo estas 2,5 kilometroj, kaj ĝi estas 46 metrojn super la maro sub ĝi. Ĝi estas konstruita el du ĉefaj brakoj kun longo de 521 metroj, kaj du flankaj brakoj kun longo de 107 metroj ĉiu. Entute 51,000 tunoj da ŝtalo estis metitaj en la ponto. Mafeliĉe 57 laboristoj perdis la vivon dum ĝia konstruado.

La modernaj trajnoj estas relative malpezaj kompare kun la trajnoj kiuj vojaĝis sur la ponto kiam ĝi estis konstruita, kaj tial penas reduktitan ŝarĝon sur ĝi. La ponto postulas konstantan prizorgadon, sed la frazo "pentradi la ponton Forth", kiu signifas senfinan laboron, devenas de erara rakonto kvazaŭ necesus repentri la ponton tuj post la fino de ĝia antaŭa pentrado.

En la ludo Grand Theft Auto: San Andreas oni povas trovi ponton kun la sama strukturo kiel la ponto Forth, kiu ligas la imagitajn urbojn Las Venturas kaj San Piero.

Bibliografio (anglalingva)[redakti | redakti fonton]

  • Nock, Oswald S.. (1958) The Railway Race to the North. Ian Allan.
  • Westhofen, Wilhem. (1890) “Contents”, The Forth Bridge. Offices of "Engineering".


Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]