Ponto Freixo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Freixo
vojponto [+]

Koordinatoj41° 8′ 30″ N, 8° 34′ 51″ U (mapo)41.141712-8.580866Koordinatoj: 41° 8′ 30″ N, 8° 34′ 51″ U (mapo)
HorzonoOkcidenteŭropa Tempo [+]

Ponto Freixo (Porto)
Ponto Freixo (Porto)
DEC
Ponto Freixo
Ponto Freixo
Map
Ponto Freixo
Vikimedia Komunejo:  Ponte do Freixo [+]
vdr

La Ponto Freixo (en portugala: Ponte do Freixo) estas ponto super la rivero Douro, en norda Portugalio, kiu kunigas la urbon Porto kun Vila Nova de Gaia. Ĝi estas unu de la ses pontoj ekzistantaj en la urbo Porto. Ĝi estis inaŭgurita en 1995. La celo de ties konstruado estis krei alternativon al la pontoj Arrábida kaj Don Luis. La desegnistoj de la ponto estis António Reis kaj Daniel de Sousa. La totala longo de la ponto estas 705 m kaj ĝi havas ok aperturojn (po kvar ĉiuflanke), el kiuj la ĉefa estas 150 m longa.

Fakte temas pri du pontoj konstruitaj flankeflanke apartigitaj 10 cm unu disde la alia. Temas pri ponto por ŝoseoj kun alteco malsupra al ĉiuj ceteraj pontoj kiuj ligas Porto kun Gaia.

Freixo en la portugala signifas fraksenon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Freixo Bridge en la angla Vikipedio.