Popola Konsilio de la Luganska Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Popola Konsilio de la Luganska Popola Respubliko, (ruse Народный Совет Луганской Народной Республики) estas la parlamento de la Luganska Popola Respubliko. La unua kompono de tiu organo estis la Suprema Konsilio, establita komence de aprilo 2014 sekve de la protestoj prorusaj kiuj okazis kiel reago al Eŭromajdano.

La unuaj elektoj de deputitoj de la Respublika Asembleo de la LPR okazis la 18an de majo 2014 en la popolaj asembleoj de 38 urboj kaj regionoj de la Respubliko. Totale, oni elektis de 108 ĝis 124 deputitojn (laŭ diversaj fontoj).