Pordego de Jafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordego de Jafo
hebree שער יפו Pordego de Jafo, Jerusalemo, Israelo
muzeo
Oficiala nomo: שער יפו
Lando Israelo Israelo
Municipo Jerusalemo
Historia regiono Jerusalema reĝlando
Parto de Jerusalemo
Situo Pordego de Jaffa
 - koordinatoj 31° 46′ 35.5″ N 35° 13′ 39.7″ O / 31.776528 °N, 35.227694 °O / 31.776528; 35.227694 (mapo)
Por publiko alirebla
Horzono IST
 - somera tempo ISST
Situo enkadre Israelo
Situo enkadre Israelo
Situo enkadre Israelo
Vikimedia Komunejo: Jerusalemo

Pordego de Jafo (hebree שער יפו, Sha'ar Yafo; arabe باب الخليل, Bab-Khalil, "Pordego de la Amiko"; ankaŭ Bab mihrab Daud, "Pordego de la Preĝo Niĉo de Davido"; ankaŭ nomata Davida Pordego) estas ŝtona arkaĵo en la muroj de la Malnova Urbo de Jerusalemo. Ĝi situas laŭ unu el la ĉefaj ŝoseoj, kiuj ligas la okcidentan parton de la urbo al la Okcidenta Muro kaj la Templa Monto super li.

La placo de la Pordego de Jafo anstataŭis altan romian kolonon ene de la Damaska Pordego, kiu estis utiligita kiel la deirpunkto por mezuradoj al aliaj urboj en Israelo. Ĝi poste iĝis la deirpunkto uzita por mezuri la distancojn al aliaj landoj. La Turo de Davido estas strukturo de la citadelo, kaj estas uzita hodiaŭ kiel la Muzeo pri Historio de Jerusalemo.

La vojo tra Jafa Pordego al la Okcidenta Muro nomiĝis unuafoje la Ĉefurba strato.

Turo de Davido / la Citadelo[redakti | redakti fonton]

La Turo de Davido estas antikva citadelo situanta proksime de la enirejo al la Jafa Pordego al la Malnova Urbo de Jerusalemo.

Kilometro Nulo de Israelo[redakti | redakti fonton]

Post la rekonkero de Jerusalemo en la jaro 132 la imperiestro Hadriano la urbon rekonstruigis kiel romia urbo nomita Aelia Capitolina kaj alta kolono en la placo ene de la Damaska Pordego estis la deirpunkto por mezuradoj al aliaj urboj, kiel indikite en la mozaiko de la Madaba Mapo. Tiu kolono ŝajne estis faligita aŭ estis malkonstruita dum la bizanca periodo.

Bezalel Pavilono[redakti | redakti fonton]

Bezalel Pavilono proksime de la Jafa Pordego estis stanarĝentita ligna strukturo kun dentecaj tegmento kaj turo, konstruita en 1912 ĉe butiko kaj ekspoziciejo en Bezalel Akademio de Arto kaj Dezajno. Ĝi estis desegnita specife por turistoj kaj pasantoj survoje al kaj el la Malnova Urbo

La Horloĝa Turo[redakti | redakti fonton]

En 1907 horloĝo estis konstruita sur la tegmento de la Jafa Pordego kaj en 1908 horloĝturo estis konstruita sur la pordego por servi la evoluantajn komercdistriktojn en la supra parto de la Valo Hinom. Ĝi estis intencita kiel unu el proksimume cent tiaj horloĝturoj konstruitaj ĉie en la Otomana Imperio en 1900 en festado de la 25-a jaro de regado de sultano Abdul Hamid la 2-a. La turo kostis 20.000 frankojn; tia estis la malriĉeco de la urbo, ke la mono ne estis levita - kaj sekve la horloĝturo ne estis kompletigita - ĝis 1908. Poste ĝi nur daŭris por jardeko kaj estis detruita fare de la britoj en 1922 - pro estetikaj kialoj.

Turk-otomana Sebil[redakti | redakti fonton]

La Otomana Sebil situis apud de la enirejo, ĉe la enirejo al la Jafa Pordego, proksime de la Bezalel Pavilono. La Sebil konstruita fare de la sultano.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]