Portala diskuto:Komputiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aktiveco[redakti fonton]

Saluton. Ĉu la portalo pri komputiko ankoraŭ estas aktiva? Se ne, kial ne? Se jes, kiu partoprenas ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 12:46, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi hodiaŭ kontribuis multajn artikolojn pri firmaoj de la Silicia Valo, kaj tial iom enpaŝis la temon, sed mi ne volus enprofundiĝi ĉi tie kaj volus fini la teman komplekson. Tial mi ne volontulas ĉi tie forte engaĝiĝi. tamen, kiu scias, foje tamen temoj pli fascinas ol oni komence pensis... Ĉiukaze mi tie ĉi rimarkis eraron, tre malgrandan , sed tamen: Fakte la nomo Portalo Komputiko kun du majuskloj misas, ĉar ne temas pri registrita varmarko, pri kiuj ĉiuj scius. Laŭ la esperanta gramatiko devus esti "Portalo komputiko". Tion mi fakte nur rimarkis pro la koncerna ŝablono {{Portalo komputiko}}, kiu same devus esti {{Portalo komputiko}}. Tamen mi nun nur metas alidirektigon de la ĝusta ŝablona titolo, tiel ke eblas uzi en tekstoj la ĝustan vortumon. Sed ĉi-tie en la portala paĝo eblas facile ĝustigi la maltaŭgan majusklon. Tion mi rapide faras. Ke la portala titolo mem vikipedie titoliĝas "Portalo:Komputiko", estas pro teknika konvencio, sed en teksto tamen pli ĝustas skribi "...la portalo pri komputiko...". ThomasPusch (diskuto) 16:59, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Verdire, la nomo "Portalo:Komputado" estus lingve pli taŭga. Por ne eniri en detalan lingvosciencan argumentadon, sufiĉas mencii, ke la aŭtoro de la aŭtoritata "Komputika Leksikono" Sergio Pokrovskij, jam antaŭ longe alinomis ĝin "Komputada Leksikono" kaj dum la lastaj du jardekoj insiste rekomendas transiri de la kritikebla konkoktaĵo "komputiko" al la lingve senpeka formo "komputado". Vidu enkondukan parton de la artikolo Komputado por pliaj detaloj. Amike, -Filozofo (diskuto) 04:17, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]