Portalo:Biologio/Elmontraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kromatoforoj en zebrofiŝo permesas fonan sinadapton en malluma medio (supre) kaj en luma medio.

Kromatoforoj (aŭ pigmentĉeloj) estas pigmento-enhavantaj kaj lumoreflektantaj ĉeloj, kiuj troviĝas en amfibioj, fiŝoj, reptilioj, krustacoj kaj cefalopodoj. Tiuj ĉeloj plejparte estas la kaŭzo de la koloro de la okuloj kaj de la haŭto de malvarmsanguloj. Ili formiĝas en la neŭra kresto dum embria kreskado. Plenkreskaj kromatoforoj estas grupataj laŭ siaj koloroj (pli ĝuste laŭ siaj kolornuancoj) en blanka lumo: flava (ksantoforoj), ruĝa (eritroforoj), iriza (iridoforoj), blanka (leŭkoforoj), bruna/nigra (melanoforoj), kaj blua (cianoforoj). La termino povas ankaŭ referenci al la membrano en iu formo de fotosinteza bakterio.

Kelkaj specioj povas rapide ŝanĝi sian koloron per meĥanismoj kiuj movas pigmentojn kaj ŝanĝas la direkton de reflektivaĵoj en kromatoforoj. Tiu procedo, ofte uzata kiel kamuflo, nomiĝas fiziologia koloroŝanĝo. Cefalopodoj kiel la polpo havas malsimplan kromatoforajn organojn, kontralatajn de muskoloj. Vertebruloj kiel ĥameleonoj faras simile uzante ĉelan signaladon. Tiuj signaloj povas esti hormonojnervotransigiloj kaj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝiĝoj en humoro, temperaturo, streso, aŭ videblaj ŝanĝiĝoj en la ĉirkaŭamedio.

Malkiel malvarmsanguloj, mamuloj kaj birdoj havas nur unu tipon de kromatoforeca ĉelo: la bruna/nigra. Tiu tipo de kromatoforo en malvarmsanguloj estas studata de sciencistoj por kompreni homan malsanon kaj kiel ilo en medicina malkovro.

legu pli...