Portalo:Biologio/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biologio estas la scienco de la vivo. Tiu scienco studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, la interrilatojn de vivaj estaĵoj inter si kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.

La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio, biokemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.

Statistikoj pri biologia artikoloj