Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/03

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Rimbaud en Harare en 1883
Arthur Rimbaud en Harare en 1883

Jean Nicolas Arthur RIMBAUD ([artÜr rẽbO]) estis franca poeto, naskita je la 20-a de oktobro 1854 en Charleville kaj mortis je la 10-a de novembro 1891 en Marseille.

Li naskiĝis je la 12, strato Napoléon en Charleville, kiu fariĝis « strato Thiers », antaŭ ĝi estis renomita antaŭnelonge « strato Bérégovoy ». Lia patro, Frédéric Rimbaud, armea kapitano, garnizonante en Mézières, partoprenis en la konkero de Alĝerio kie li akiris Honoran Legianecon. Li renkontis Vitalie Cuif, juna kamparanino venante el Roche, vilaĝo apud Attigny, kaj instaliĝinta en Charleville. Ili kune naskis 5 gefilojn (Frédéric, Arthur, Victorine, Vitalie et Isabelle), antaŭ ol la patro forlasis la familion.