Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/09

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederic PUJULÀ I VALLÈS barbhava
Frederic PUJULÀ I VALLÈS barbhava

Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto.

Naskita en rusiljona kaj bretona familio Frederic pasigis kelkaj jarojn de sia infanaĝo en Kubo. Li poste studis juron en Barcelono, kie li amikiĝis kun Pablo Picasso (kiu faris faman protreton de Pujulà fumanta pipon) kaj aliaj artistoj kaj verkistoj de tiu tempo.

En 1905, kelkaj oficiroj de la hispana armeo ruinigis la redakciejojn de la ĵurnalo La Veu de Catalunya kaj de la satirika semajna gazeto Cu-cut! pro ties "antihispanismo". Pujulà klarigis kaj kritikis tion en la esperanta revuo "Tra La Mondo" aperanta en Parizo. Hispana esperantista militisto denuncis lin kaj li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn naciistan kaj esperantistan taskojn, kaj, kie li povis adopti la francan civitanecon por eviti la persekutojn de la hispanaj aŭtoritatoj.


reiru al la ĉefpaĝo