Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kublajĥano
Kublajĥano

Kublajĥano (Bordĵigin Ĥubilaj, ankaŭ Jüan Ŝ‘-cu) (23-a de septembro, 121518-a de februaro, 1294) nepo de la glora Ĝenĝis Ĥano kaj fondinto de ĉina (mongolia) imperio kaj dinastio Jüan (t.e. „Komenco“), reganto en Eŭropo konata precipe dank‘ al verko de veneziano Marko Polo, naskiĝas la 23-an de septembro de la jaro 1215 kiel la kvara filo de filo Toluo de Ĝenĝis Ĥano.

Ĝis la jaro 1251 la vivo de Kublajĥano montriĝas neinteresa - li havas neniajn politikajn nek armeajn ambiciojn, lia vivo estas, dirite per la parolo de hodiaŭa tago, la vivo ĉiutaga: sed la jaro 1251 signifas en la vivo de Kublajĥano radikalan ŝanĝon - en tiu ĉi jaro Kublajĥano fariĝas post sia mortinta frato Hülagü civila kaj armea administranto de mongolia norda Ĉinio, samtempe li gariĝas komandanto de mongoliaj soldataroj, batalantaj kontraŭ sudĉina imperio Sung.