Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/24

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ivan HLINKA (26-a de januaro 1950 - 16-a de aŭgusto 2004) estis ĉeĥa hokeisto (centra atakanto) kaj poste kluba kaj reprezenta trejnisto de ĉeĥa nacia hokea teamo, unu el la plej gloraj personecoj de la ĉeĥa (kaj la ĉeĥoslovaka) hokeo entute, trifoja majstro de la mondo kaj trejnisto de la venkinta teamo el la olimpiaj ludoj el japana Nagano en la jaro 1998 naskiĝas la 26-an de januaro 1950 en Most en familio de funkciulo de komunisma partio (kaj hokea funkciulo en klubo en Litvínov).

Hlinka dediĉas sin al hokeo (li komencas ludi en siaj ses jaroj), lia karakteriza talento realiĝas, kiam li estas deksesjara – ĝuste en tiu ĉi aĝo Ivan Hlinka unuafoje komencas ludi en ĉeĥoslovaka hokea ligo en teamo de Litvínov.