Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/46

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Louis de FUNÈS (li naskiĝis la 31-an de julio de 1914 en Courbevoie, mortis la 27-an de januaro de 1983 en Nantes) estis franca aktoro.

Lia propra nomo estis Louis Germain Davis de Funès de Galarza kaj li havis al sukceso longan kaj nepavimitan vojon. Lia finlerninta metio estis ledisto, poste li laboris kiel aranĝisto, dekoraciisto kaj li praktikis multe da pluaj profesioj. Poste li venis antaŭ mikrofono kiel radiodisaŭdiga aktoro kaj li rolis ankaŭ en kabareto. En filmo li ricevis unuan, tute duarangan rolon nur en la jaro 1945. Pli poste li validiĝis en televido. Sed de komence estis klare, ke li estas komika talentulo.