Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/47

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Capone
Al Capone

Al CAPONE naskiĝis la 17-an de januaro de 1899 en New York, mortis la 25-an de januaro de 1947.

Al Capone estas en Usono ĝis hodiaŭ konsiderata kiel simbolo de organizita krimo. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per kontrabando de alkoholaĵo kaj ties kontraŭleĝa vendado. Krome li priregis prostitucion kaj hazardon. Fama estis ankaŭ lia kapablo subaĉeti kiun ajn, precipe policanojn, politikistojn kaj juristojn.