Portalo:Homoj/Homoj po semajno/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko Valdomiro Lorenz
Francisko Valdomiro Lorenz

Francisko Valdomiro LORENZ [fransiskŭ valdomilorenz] (ĉeĥe: František Vladimír LORENC; naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav, Ĉeĥio; mortis la 24-an de majo 1957 en Porto Alegro, Brazilo) estis ĉeĥa esperantisto, kiu vivis la plejparton de sia via en Brazilo.

Li estis filo de dungita muelisto František Lorenc kaj Tereza, naskita Viktová, li havis kvar gefratojn.

Kiam li estis 15-jaraĝa en Kolín, li lernis Volapukon, kaj du jaroj post tio, Esperanton. aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, aperinta jam en la jaro 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Ankoraŭ en 1890 li proponis al L.L. Zamenhof konsili ke la presejoj kiuj ne havas superliterajn signetojn metu apostrofon returnitan post la literon. Tiu aperis en "La Esperantisto" (1890, p.54-55). Zamenhof akceptis la eblecon, se oni metu en la komenco de la verko indikon pri tio.